Esperanta Civito

LF-koop en konstanta ekspansio

La ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro, kunveninta en Ĉaŭdefono hieraŭ sub la prezido de sen. Bertil Nilsson, aprobis la raportojn, konstatante ke LF-koop restas la ĉefa produktanto de periodaĵoj en esperanto, pro la eldono en 2007 de 17 numeroj de Heroldo de Esperanto, 6 de Literatura Foiro, 4 de Femina, 1 de Afrikume. La dua produktanto, Universala Esperanto-Asocio, en la sama jaro atingis dudekon da numeroj.

La pasinta jaro estis rekorda ankaŭ rilate al la abonoj: pro LF la eldonejo enspezis 30% pli ol kutime, pro HdE ĝi enspezis 20% pli. Negativa la saldo de Femina, kiu alportis la duonon de la antaŭa jaro: ne pro malkresko de la abonantaro (estis pli da abonantoj ol antaŭe) sed pro la manko de sponsoroj. Tamen la Asembleo apogas la ideon daŭrigi la produktadon de Femina, pli kaj pli bonkvalita revuo. La kresko de LF kaj HdE helpis al kontrolo pri la deficito, kiu malkreskis je 12% kompare kun 2006.

La kooperativo ekde 2007 ree diversigas sian produktadon: vidu la duoblan KDon kaj la libreton de "La infana raso". En 2009 LF-koop komencos produkti varojn lige kun la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

La Asembleo unuanime ratifis la nomumon de c-ino Aneto Muhlemann kiel kunredaktoro de HdE, apud sen. Dieter Rooke; se ŝi estos konfirmita por la periodo 2009-2011, tiam ŝi estos la sola ĉefredaktoro. Konsekvence, c-ino Muhlemann fariĝis delegito de HdE ĉe la Forumo, kun c-ino Ivanka Stoyanova. La Asembleo aldonis c-inon Etel Zavadlav al la nuna delegito de LF-koop, c-ano Marc Hiltbrand.

[HeKo 346 8-B, 24 feb 89]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0567 s s