Esperanta Civito

Kompletige al la prognozita en 2021


Fine de aŭgusto 2021 Via servanto afiŝis en HeKo ĉi tiun artikolon: https://www.esperantio.net/index.php?id=4365

La evoluo de la ukrajna (jam nur ukraina) situacio ŝajnas preludi al la dua malvenko de NATO. Reale ĝi atestas la malvenkon de Eŭropa Unio kaj la ekspansio de la alianco, kadre de vastiĝo de la usona alianca sistemo. Fakte EU eniris sakstraton en la rilatoj kun Rusio, dum la secesiinta Britio gajnis je influo al EU, kaj la eraroj de Rusio kaŭzis la malneŭtraliĝon de Svedio kaj Finnlando, novaj NATO-anoj. Samtempe Usono kreis "ĉinan muregon" en la pacifika areo, kooptante eĉ Vjetnamon: ja la hieraŭa malamiko povas esti la morgaŭa (eĉ hodiaŭa) amiko...

Post la fortikigo de tiuj du frontoj la atlantika (kaj pacifika) flankoj povas konsideri sin kontentaj. La geopolitika akso de la mondo revenis al Ameriko, kaj la fakturon de tiu aliaksigo pagos Eŭropa Unio. Dume, el Ukrajno restos nur Ukrainio, kun fumantaj ruinoj kaj najbaro kolera kontraŭ Eŭropo, al kiu venĝi sin pro Ameriko...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 835 4-E, 9 maj 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0309 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0869 s s 
  Total: 0.1178 s s