Esperanta Civito

Sukcesa redebuto de Danuba Esperanto-Rendevuo


Ankaŭ la paktinta establo Fajszi Amika Rondo, helpate de la kongresa buroo de la Esperanta Civito, havas sian renaskitan transnacian aranĝon: la sukcesa Danuba Esperanto-Rendevuo viciĝas apud Kultura Esperanto-Festivalo de KCE (Ĉaŭdefono) kaj NaturAmika KulturSemajno de ENa (Katalunio). Post la omaĝa tago por la karmemora majstro Istvan Szerdahelyi, hieraŭ matene DER proponis seminarion pri andragogio, kaj posttagmeze kantan atelieron kaj koncerton de Kajto, kiu premieris en Hungario.

La semajnfinon kompletigis la asembleoj de Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado, plus diversaj gravaj konsultiĝoj sine de la konsorcio; kaj komplementos hodiaŭ la lasta parlamenta sesio de la Civito dum la nuna mandato (2020-24).

La relative novan sciencon, andragogion, prezentis al la publiko prof. Giorgio Silfer, kiu en 1970 partoprenis ĝian oficialigon, fare de la Ligue de l'Enseignement, de l'Education et de la Culture populaire, kies italan sekcion li reprezentis ĉe la junulara komisiono dum mondkongreso en Dakaro (Senegalio). Li klarigis la evoluon de la konstanta edukado (aŭ edukado de adoltoj) en nia kontinento, per la starigo de Eŭropa Sociala Fonduso, kiam evidentiĝis ke senlaboreco estas endemia socia malsano kaj eŭropaj instancoj komencis interveni por profesia formado kaj reciklado.

La prezento de c-ano Silfer ne estis nur retrospektiva: li enfokusigis andragogion ĉe enmigrintoj, specife per la profundigo de interkulturaj demandoj kaj konciza aludo ankaŭ al proksemiko. Intervenis poste gec-anoj Lorena Bellotti kaj Alessio Giordano, kiuj reprezentas esperanton ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), danke al kiu Kultura Centro Esperantista (komisiite de la Esperanta Civito) jam dufoje ricevis financan kontribuon de Konsilio de Eŭropo. Ilia prezento klarigis multon pri la mekanismo por lingvotestado de plenkreskuloj, precipe enmigrintoj kaj lernantoj de minoraj lingvoj.

En la debato, c-ano Ruben Fernandez, profesoro pri esperanto en la distanc-universitato de Barcelono, havis la ŝancon klarigi kio estas la nuna ekzamena sistemo ĉe UEA/ILEI, kaj kiel oni mensogas pri ĝi, specife pri la valoro de ĝiaj diplomoj nuntempe.

Post Anjo Amika en la unua tago, Kajto estis la grava muzika gasto en la dua, kun granda vervigado de la publiko, ĝis la oka vespere.

[HeKo 837 1-B, 20 maj 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0598 s s