Esperanta Civito

La Forumo aprobis la normojn pri sekureco en niaj kongresoj


Naŭ paktintaj establoj partoprenis, per delegitoj aŭ per observantoj, en la Foruma seanco de la ordinara Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024. Ili fariĝis dek per la unuanima akcepto de Civila Esperanta Servo en la Pakton por la Esperanta Civito. La partiteta branĉo de la Civita Parlamento dediĉis sian tempon precipe al la propono de direktivo pri sekureco en publikaj esperanto-aranĝoj, aprobita kiel direktivo Eriksson-Giordano, laŭ la nomo de la unuaj subskribintoj (delegitoj de Feminisma Esperanta Movado respektive Itala Interlingvistika Centro).

La direktivo diktas la normojn por "preventi, haltigi, denunci, verdikti delikton okazintan dum la koncerna evento, specife seksan molestadon, fizikan aŭ parolan aŭ skriban agreson, ŝtelon, vandalismon ktp". Lastatempe gravaj epizodoj en landa kongreso de Hispana Esperanto-Federacio, en ILEI-kongreso, en Internaciaj Junularaj Kongresoj aktualigis la bezonon de tiuj normoj. La direktivo devontigas nur la paktintojn, sed efikas ankaŭ ekster la konsorcio, kaze de invito al ne paktinto: ekzemple se KCE invitus IJK-on al Svislando, TEJO devus konsenti pri la apliko de tiuj normoj.

Pli rapida estis la kunsido de la Senato, kiu ratifis longan raporton de la interima Konsulo pri la finiĝanta mandato, dankante la Kapitulon pri la plenumita laboro. Kun la apogo de la Blanka opozicio la Senato konfirmis la starpunkton de la Esperanta Civito pri la interslava kaj la interŝemida militoj nuntempaj.

[HeKo 837 3-C, 22 maj 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0877 s s