Esperanta Civito

Unua kunveno de la Kapitulo en 2008

La Kapitulo de la Esperanta Civito havis sian unuan ordinaran kunvenon ĉi-jaran, 24 februaro 2008 ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvorume kaj sub la prezido de la Konsulo.

En la unua punkto de la tagordo la Kapitulo traktis la raporton de Fonduso Pro Esperanto pri 2007: la raporto atingos per individua komuniko chiujn klientojn de la Civita banko. La Kapitulo decidis ke la administra komitato, antaŭvidita de la art. 28 de la Konstitucio, estos nomumita tuj post la atingo de cent mil svisaj frankoj da likva kapitalo (probable en 2009). Ĝis tiu momento la kontrolinstanco plenumos sian oficon rekte super la Konsulo kaj la aktisto. La nuna aktistino lasos sian postenon ĉi-printempe, kaj nova devos ekofici 2 junio 2008, plej malfrue. La Kapitulo konsentis pri la funkcio de FPEF kiel ekstera dom-administranto, kaze ke tia peto venus de paktinta(j) establo(j) kun nemovebla proprieto.

En la dua punkto estis traktataj la diversaj partnerecoj interne al la Pakto, speciale kun la Tria Mondo. La Kapitulo esprimis sian kontenton pro la progresoj en tiu kadro. La Konsulo detale raportis pri la ambicia projekto de SIPU pri "Civito de Paco" en Burundio. Atende al kelkaj respondoj el SIPU, la definitiva decido estas prokrastita al la sekva kunveno, fine de majo en Litovio.

La Kapitulo igis propraj la rezultojn de la laborgrupo pri la didaktika materialo por LTSEC. La Vickonsulo pri edukado, komisiita pri la kunordigo, tuj komencis labori, konstantigante kaj grandigante la laborgrupon ene de reta diskutlisto. La Civito, laŭ sia naturo, agos subsidue al KCE rilate al la lingvotestado mem, kaj al LF-koop rilate al la produktado de didaktika materialo.

Pro neĉeesto de la koncernaj vickonsuloj, la Kapitulo prokrastis la pritrakton de aliaj punktoj, interalie la nomumo de pliaj vickonsuloj kaj la redisdono de la delegoj. Sola escepto estis parto de la delegoj de sen. Chamberline Nguefack: la sekvoj de la leĝo pri familia juro transiras al la Unua Vickonsulo, same kiel la delego pri seksa egalrajteco.

[HeKo 347 5-C, 5 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0587 s s