Esperanta Civito

Nigraj listoj en Esperantio


Lastatempe cirkulis la oniskribo, ke ekzistas nigraj listoj en Esperantio. En tia oniskribo ŝajnas implikita Esperantlingva Verkista Asocio, je nivelo de gvida instanco.

Se temas pri politike signifa "nigra listo", neniam estis proponita tia listo de kandidatoj por la Senato de la Esperanta Civito. Kaze ke tia listo estus inspirita de faŝisma ideologio, ĝi eĉ ne estus ricevebla, ĉar rasisma ideologio estas kontraŭkonstitucia en la Civito. Eventuale konsistigas "nigran liston" la subtenantoj de la alta UK-protektado fare de ĉefgeneralo Francisco Franco, sed tio koncernas nur la asociojn kie, pro t.n. "politika neŭtraleco", rasisma ideologio ne estas kontraŭstatuta: UEA mem havis eĉ nazion kiel estraranon, en 1934.

Se temas pri la metafora signifo, la Pakto publike deklaras, kiuj estas "personae non gratae", kaj kial. Nuntempe ili estas du: Laszló Szilvási (ekde 1999) kaj Kalle Kniivilä (ekde 2005). La unua lastatempe eliris sen honoro el la rangoj de Hungaria Esperanto-Asocio, kun la akuzo pri malversacio. La dua estas konata skandalgazetisto.

Ekster la Civito eblas, ke entreprenoj havas proprajn listojn de nesolventaj klientoj, kaj ke ili interkomunikadas pri tiuj. Se tiuj entreprenoj aliĝis al la Pakto, ili eventuale signalas al la Civitana Registro nomojn, kiam ili volas informi pri sia principa kontraŭeco al ies peto de civitaniĝo. En tiaj kazoj, la matrikulisto devus haltigi la proceduron, kaj transdoni la dosieron al la Kortumo, por ke ĝi arbitraciu inter la signalinta establo kaj la establo garantianta pri la petinto.

Tamen ekde la aprobo de Lex Lubomira, kiu aktivigis la Registron (2002), neniu arbitracio estis necesa. Tio almenaŭ signifas, ke neniu persono en dubinda pozicio pro malhonesteco (negoca, profesia, jura aŭ intelekta) petis la esperantan civitanecon, ĝis hodiaŭ.

[HeKo 347 6-C, 6 mar 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0546 s s