Esperanta Civito

Pri esperantisto kondamnita je morto

Hieraŭ Komitato Armand partoprenis per propra reprezentanto en la jarkunveno de la Amikaro de N. I. Sequoyah, neesperantista asocio sen profita celo, registrita en Svislando, kiu arigas tridekon da bonvoluloj kaj bonkoruloj klopodantaj helpi al Billy Waldon, la esperantisto parte (nur kvarone) el indiana deveno kiu de jam dek ses jaroj sidas en la mortoalo de kalifornia prizono.

La Amikaro laste jarkunvenis en 2004: intertempe aktivadis ĝia estraro, sub la gvido de Claudio Marinucci, italo vivanta en Svislando. Fakte la angla (pro la rilatoj kun la usonaj instancoj) kaj la itala estas la plej parolataj lingvoj en la Amikaro. La nunan jarkunvenon karakterizis la raporto de d-ino Constance de la Vega, profesorino pri internacia juro en la universitato de San-Francisko kaj estrarano de la usona asocio "Advokatoj por Homaj Rajtoj". Ŝi detale raportis pri la peticio liverita en februaro 2007 cele al apelacia proceso pro malrespekto de homaj rajtoj okaze de la unua proceso.

La reprezentanto de Komitato Armand kontribuis al la (anglalingva) diskuto per kelkaj informoj, nekonataj al la ĉeestantoj pro ne scipovo de nia lingvo, disdonis numerojn de "Heroldo de Esperanto" kun artikoloj pri la kazo Billy Waldon kaj montris la lumdiskon kun la filmo de Liliana Cavani "La pelle", kie Billy Waldon havas tre etan rolon. Ĉio ĉi estis novaĵo por la jarkunveno, kiu konstatis ke efektive "Heroldo de Esperanto" estas la gazeto kiu relevis antaŭ kelkaj jaroj la kazon Waldon je la atento de la esperantlingva publiko, danke al artikolo de Giorgio Silfer. Okazis ankaŭ interkonsiliĝo pri la eventualaj konsekvencoj de la moratorio pri mortpuno, al kies kampanjo aliĝis la Esperanta Civito.

Ĝuste en HdE aperos detala raporto pri la enhavo de la jarkunveno.

[HeKo 348 2-C, 16 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0626 s s