Esperanta Civito

Silfer intervjuis Boulton


Marjorie Boulton gastigis Giorgio Silfer en sia hejmo en Oksfordo, okaze de lia oficiala vizito kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro. La vizito, kiu daŭris pli ol tri horojn, donis la okazon por intervjuo (aperonta en "Literatura Foiro") kaj por interparolo pri la kandidatigo de d-ino Boulton al la literatura Nobel-premio, fare de la Esperanta PEN.

D-ino Boulton multe ĝojis ankaŭ pro la eldono de la duobla kompakta disko plus libreto, kun "La infana raso" deklamita de William Auld. Ŝi konvaleskas post relative longa enhospitaliĝo, kaj la diversaj pozitivaj novaĵoj alportitaj de c-ano Silfer donas al ŝi novan elanon. Interalie ŝi deziras nun labori super kolekto de sia poezia verkaro, kiu inkluzivus ankaŭ kelkĉapitran eposon, kreitan en tercinoj komence de la 1950aj kaj neniam eldonitan. Estis ankaŭ interparolo pri ĝisdatigo de ŝia biografio pri Zamenhof.

[HeKo 350 2-B, 12 apr 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0632 s s 
  Total: 0.0779 s s