Esperanta Civito

Alta deliktorisko en virtuala komunumo

"Ĉar efektive ne ekzistas vera homo kun la nomo Giorgio Silfer, ne tute klaras, ĉu la konsulo de la Esperanta Civito kun tiu pseŭdonimo rajtus malpermesi al aliaj uzi la saman pseŭdonimon, aŭ deklari ties naskiĝtagon falsa. Reprezentanto de la Civito tamen postkuris la duan Giorgion Silfer en Ipernity, kaj diversloke post la mesaĝoj de tiu Silfer afiŝis la oficialan dementon nome de la alia Silfer."

Responde al la supra komentario, ni informas ke la nomo Giorgio Silfer estas registrita kaj per notaria akto (en Milano, 1973, notario Neri) kaj ĉe la Societo Itala de Aŭtoroj kaj Eldonistoj. Do jes ekzistas unu homo nomata Giorgio Silfer, kiu per tiu nomo rajtas eĉ subskribi oficialajn dokumentojn. Krome, la utiligo de lia foto en kombino kun la nomo klare celas la personon de la Konsulo. Estas do evidente ke en Ipernity okazis delikto.

Se Ipernity ne kapablas aŭ ne volas preventi tiajn riskojn, ĉiu esperantisto fakte estas en danĝero. Kiu ajn povus uzi vian nomon kaj vian foton, kaj komenci skribi kion ajn sen via scio, krome pruvante kiel naivaj estas la eventualaj respondantoj. Konsekvence Ipernity estas malkonsilinda retejo. Kompreneble malkonsilo ne estas malpermeso: "Ipernity povas noci al via esperanta vivo" egalas al "Fumo povas noci al via sano" sur cigaredskatolo.

La konata kantistino Anjo Amika ĵus malaliĝis de Ipernity, kun jena komentario: "Jam por mi sufiĉas! Miaj ege malfortaj nervoj ne plu eltenas la okazantaĵojn en ĝi."

[HeKo 350 9-C, 20 apr 08]

La antaŭlasta alineo de la supra komuniko ricevis la komentarion: "Tio eblas ankaŭ sen Ipernity, ekzemple per retpoŝto, aŭ eĉ paperpoŝte. Fakte, la danĝero ŝajnas malpli granda ĉe Ipernity, ĉar la paĝo estas publike konsultebla, do la koncernatoj povas pli facile rimarki la trompon."

Evidente la delikto de misuzo de alies nomo, bildo kaj datumoj eblas aliloke kaj alirimede ol en retejo. Sed se temas pri retejo, la posedanto rajtas/devas kontroli ke la normoj estu respektataj. Li povas scii de kiu adreso venas la misuzo, kaj se ĝi referencas al jama (ne iama) uzanto, ekskludi la uzanton el la retejo. Alivorte: virtuala komunumo estas kiel kongreso, kies LKK ĝis certa grado responsas pri kio okazas ene, kun la rajto/devo voki la policon por elĵeti kongresanon kiu kraĉis al la vizaĝo de alia kongresanino kaj bruligis ies veston per ĵeto de petardo (ĉio ĉi vere okazis en TEJO-kongreso). La danĝero estas pli granda ne kie mankas preventisto, sed kie la preventisto ne efektivigas la preventon, pro simpla malkapablo aŭ pro komplica intenco. Tial en la menciita virtuala komunumo la deliktorisko restas tre alta.

Jen alies komentario: "Ipernity estas certe pli danĝera, ĉar kvankam la apokrifa paĝo estis fermita (tamen ne de la retestro mem, malgraŭ la publika denunco), la titoloj de false atribuitaj mesaĝoj daŭre aperas tra guglo. Do restas longatempe spuro, ĝuste pro la forta ĉeesto de Ipernity en la esplormotoroj. Tio nature okazas ankaŭ kun ĉiuj aliĝintoj en la virtuala komunumo, sed ne kontraŭ ilia (ekshibiciisma?) volo."

Jen tria komentario: "Demandeto: se al la anglalingva Ipernity aliĝus Bill Clinton, kaj komencus dissendi strangetajn mesaĝojn en ortografie erara angla lingvo, ĉu la respondeculoj de Ipernity suspektus nenion? Kaj se ili estas tiel dupaj, ĉu post publika demento de Clinton ili plu farus nenion? Laŭ mi, aŭ Ipernity estas nur malserioza, aŭ (pli grave) ĝi krome eluzas dubindan manieron por reklami sin."

Jen kvara komentario: "Ipernity havas regularon, kiun ĉiu aliĝinto devas akcepti. Laŭ tiu regularo, la aliĝinto devas: (a) disponigi pravajn, precizajn kaj kompletajn informojn; (b) prizorgi kaj regule aktualigi tiujn informojn; (c) ne aliĝi plurfoje - alidire unu fizika persono rajtas uzi ununuran konton. La disponigo de supre menciitaj informoj kaj ilia aktualigado tiel ke eblos ĉiam identigi vin estas necesa kondiĉo de via rajto uzi la Servojn (fino de la citaĵo). Konsekvence, la responsuloj de Ipernity scias kiu uzurpis la nomon Giorgio Silfer. La sama regularo malpermesas tiajn uzurpojn. Se uzurpoj tamen okazas, kaj la stabo faras nenion, Ipernity perdas sian kredindecon."

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0551 s s