Esperanta Civito

Leginda en la monda Literatura Tago

La aprila numero de "Literatura Foiro" (jaro 39, numero 232) kiel organo de la Esperanto-Centro de PEN Internacia informas pri la kontribuo de la esperanto-verkistoj al la kampanjo de PEN mem favore al la esprimlibero en Popola Ĉinio.

En ĉi tiu numero Istvàn Nemere proponas premiere ĉapitron de sia nova romano. Geraldo Mattos, prezidinto de la Akademio de Esperanto, analizas la semantikan funkcion de la kazoj en nia lingvo. Giorgio Silfer esploras la historian epizodon de la Neŭtrala Moresneto, kiu en 1908 estis dum dek tagoj "sendependa ŝtato", kun esperanto kiel oficiala lingvo.

Inter la klasikuloj antikvaj kaj modernaj, Francesco Petrarca estas la temo de eseo fare de Nicolino Rossi, kaj Grigorij Kanoviĉ estas prezentita per majstra traduko de Tomasz Chmielik.  La aktualeco ankaŭ aperas, per artikolo de Marie-France Conde Rey pri la plej grava internacia festivalo de bildstrioj, kaj per intervjuo de Giorgio Silfer kun Marjorie Boulton, esperantlingva kandidatino al la literatura Nobel-premio.

Multaj pliaj paĝoj da poezio, prozo, recenzoj altiras la legontojn.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo [ce] softhome.net. Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 34,- EUR, aervoja suplemento 8,- EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo (50%), Afriko (50%) kaj Latin-Ameriko (33%). Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando): rete lf-koop [ce] esperantio.net.

[HeKo 351 3-B, 23 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0625 s s 
  Total: 0.0784 s s