Esperanta Civito

Laborplano de Meksika Esperanto-Federacio

Ĉi tiu laborblano baziĝas sur la statutaj celoj, kiuj konsistigas la framon de referenco por la agado de MEF. La esprimo "kunlabore kun" implicas la helpon, ankaŭ financan, de la indikita partnero. La sama iniciato povas koncerni pli ol unu celon, tial ĝi foje ripetiĝas.

A) disvastigi la konon kaj uzon de la internacia lingvo esperanto.

1. provizi publikajn meksikajn bibliotekojn per lernolibroj por aŭtodidaktoj (kunlabore kun LF-koop).
2. apogi kursojn (niveloj A kaj B) ĉe UNAM kaj aliloke.
3. iniciati korespondan kurson je nivelo C (kunlabore kun KCE).
4. peri stipendiojn por trejniĝo de instruistoj en Svislando (kunlabore kun KCE) kaj aliloke (kunlabore kun ?).
5. realigi Esperantologiajn Tagojn, por formi lingvo- kaj instrukapablan meksikan esperantistaron (kunlabore kun KCE).
6. helpi al la instalado de Amerika Esperantologia Biblioteko kiel sekcio de meksika universitato, utila por ĉiu studento kiu deziras profundiĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio (kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro kaj kun aliaj).
7. organizi landan kongreson ĉiun trian jaron (kunlabore kun loka grupo).
8. refunkciigi konstante aktualan MEF-retejon (tio rilatas ankaŭ al B, C, kaj E).
18. prepari projekton de Universala Kongreso en Meksiko (tio rilatas ankaŭ al B, C kaj G).

B) veki la konscion pri la problemoj kreitaj de la lingva diverseco.

9. disdoni al fluaj legantoj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (kunlabore kun la Esperanta PEN).
10. stimuli la kontribuojn de meksikanoj, kaj specife de UNAM-anoj, al la revuo "Language planning and Language problems".
8. refunkciigi konstante aktualan MEF-retejon (tio rilatas ankau al A, C, kaj E).
18. prepari projekton de Universala Kongreso en Meksiko (tio rilatas ankaŭ al A, C kaj G).

C) disvastigi la meksikan kulturon en la esperanto-mondo.
11. surmerkatigi la eldonitajn librojn.
8. refunkciigi konstante aktualan MEF-retejon (tio rilatas ankau al B, C, kaj E).
18. prepari projekton de Universala Kongreso en Meksiko (tio rilatas ankaŭ al A, B kaj E).

D) akceli tra esperanto la konon de aliaj kulturoj.
12. eluzi la vizitojn de kleraj esperantistoj, organizante prelegojn, prezentojn, intervjuojn, ankaŭ por ne esperantlingva publiko.

E) stimuli inter siaj membroj la sentojn de solidareco kun aliaj popoloj.
13. profundigi la konon pri zamenhofaj tekstoj, pri eseoj kiel "Supren" de Hector Hodler (1915), pri libroj kiel "Interpopola konduto" kaj "Federala sperto" de Edmond Privat ktp (kunlabore kun KCE kaj kun aliaj).
8. refunkciigi konstante aktualan MEF-retejon (tio rilatas ankaŭ al A, B, kaj C).

F) defendi la rajtojn de siaj membroj, kiam ili estas trafitaj iel ajn, fare de personoj aŭ establoj publikaj au privataj, celante ĉiam la komunan bonon de la membraro.
14. solvi pendantan financan problemon post la abelbreda investo.

G) ricevi donacojn aŭ legacojn kaj ekonomiajn rimedojn aŭ financadojn kiuj utilas por atingi la celojn de la asocio.
15. fiksi gvidlinion pri kontraktoj kun lokaj grupoj, cele al la kreo de MEF-filioj ekster la Federala Distrikto.
16. prepari ĉe notario skemon de kodicilo (testamenta aldono), uzebla favore al MEF fare de MEF-anoj kaj ne MEF-anoj.
17. plifortigi la strukturon de la libroservo kaj de la kotizvarbado.
18. prepari projekton de Universala Kongreso en Meksiko (tio rilatas ankaŭ al A, B kaj C).

(la proponon subskribis la prezidanto de MEF kaj aliaj membroj)

[HeKo 352 2-B, 29 apr 08]





Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0865 s s 
  Total: 0.1037 s s