Esperanta Civito

La SAT-prezidanto skribis al la Konsulo


La prezidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda, Jakvo Schram, sendis la suban mesaĝon al la Konsulo de la Esperanta Civito, 30 aprilo 2008:

"Sekvan mesaĝon mi ricevis de vi? Mi ne vere kredas ke la mesaĝo venis de vi persone sed eble de tiu persono kiu havis paĝon en Ipernity, paĝaro kie laŭ informo kiun la Esperantistaro ricevis ne povas esti uzata de anoj de La Civito. Iom diktatoreca postulo kiun mi ne komprenas, sed ja al mi ne gravas, unue ĉar mi ne estas ano de La Civito kaj due, se iu farus saman postulon direkte al mi, mi simple flankenmetus la postulon ĉar, obei diktatorecajn kapricojn estas al mi fremda. Mi ankaŭ ne volas miksi min en maniero kiel 'oni' regas la strukturon de La Civito.

Tamen por esti certe mi fine decidis sendi la, aŭ apokrifa aŭ reala mesaĝo de vi kontrole al adreso de La Civito. Se sekva mesaĝo vere estas de vi, pri kiu mi ege dubas, la respondo evidente estas negativa. Se ne estas de vi, mi preferas koni vian oficialan adreson por ke mi tuj povu bloki la adreson uzatan kaj nur preni atenton al mesaĝoj senditaj de vi mem.

Por ne komplikigi la tutan aferon, mi sendis ĉi tiun mesaĝon el propra nomo kaj ne kiel prezidanto de Plenum-Komitato de SAT. Jam aliaj anoj de P.K. de SAT ricevis kompareblan mesaĝon. Eble ankaŭ ili preferas havi informon pri la "kvalito" de ĉi tiu mesaĝo. Atendante respondon, salutas Jakvo Schram"


La Konsulo tuj respondis:

Estimata kolego,
Dankon pro via atentigo: neniun mesaĝon mi sendis al vi, kaj se mi sendus mi certe ne erarus la uzon de la akuzativo, kiel en la apokrifa mesaĝo. Nek uzus tian stilon.

Vi estas misinformita pri Ipernity: ne ekzistas malpermeso de la Konsulo, sed nur malkonsilo. "Ipernity povas noci al via esperanta vivo" egalas al "Fumo povas noci al via sano" sur cigaredskatolo... Jam malaliĝis homoj kiuj ne havas la esperantan civitanecon. Mi mem neniam aliĝis al tiu retejo. Ĉu eble baldaŭ al Ipernity aliĝos Zamenhof mem? Vi povas legi pli en
www.esperantio.net

Mia oficiala adreso estas ĉe la Esperanta Civito, de kie mi respondas. Bedaŭrinde klonado estas ĉiam risko, sed kion fari pli.

Bonvolu informi la SAT-gvidantojn pri ĉi tiu respondo. Se la Plenum-Komitato de SAT deziras ion diskuti pri la rilatoj inter SAT kaj la Pakto, tio nature eblas, prefere en oficiala renkonto (la lasta okazis en 2003).

Rilate al Ipernity, nia advokato skribos al la responsuloj.
Korajn salutojn.
Giorgio Silfer


Al tio sekvis, en dato 1 majo 2008:

"Estimata sinjoro Silfer,
dankon por via respondo kiun mi sendis al ĉiuj anoj de Plenum-Komitato de SAT.
amike salutas Jakvo Schram"

[HeKo 352 7-C, 4 maj 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0559 s s