Esperanta Civito

La sesa numero 2008 de "Heroldo"

La situacio inter Tibeto kaj Pekino okupas la atenton de la amasmediaj komunikiloj, ankaŭ en Esperantio, kiel atestas la unua paĝo de "Heroldo de Esperanto" n-ro 2121 (6:2008). Tamen ne nur la kalva kapo de Dalai-Lamao enkondukas al la nova numero: ankaŭ la blonda long-hara Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM.

UN, CONGO, Unifem, Unicef, Unesko... Lastatempe pluraj eventoj koncernis nian lingvon kaj la UN-familion. Ne nur lige kun la jubilea etoso en Universala Esperanto-Asocio. Ĉe la loka kroniko, Afriko kaj Meksiko estas aparte aktualaj ĉi-foje. Same kiel ciganoj en Eŭropa Unio. Multaj informoj kaj la Prelonga felietono.

Sed la atuto de Heroldo ĉi-numere estas tuta monografia paĝo, dediĉita al la historio de Universala Esperanto-Asocio, surbaze de la studa tago en KCE. Ĉi tiu paĝo estas aparte mendebla en PDF-formato.

Provekzemplero de HdE estas petebla ankaŭ tra la redakcio de HeKo. La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Redaktoroj: c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Al la nuna numero kontribuis interalie Leen Deij, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo, Perla Martinelli, Ken Miner, Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski.

[HeKo 353 5-B, 13 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0864 s s