Esperanta Civito

Honorigo al civitano Mladenov

La urba parlamento de Vraco ĵus decidis atribui al la unua Esperanta civitano en Bulgario, Bojĉo Mladenov, la Grandan Civitan Premion, pro lia esperantista agado. Dum kelkaj jardekoj li instruis nian lingvon en la gimnazio, fondis kaj gvidis la unuan en Bulgario lernejanan esperanto-societon "Verda Raketo".

Bojĉo Mladenov estis inter la organizantoj de la 19a kaj 49a Internaciaj Junularaj Kongresoj (fakte Vraco estas la unua urbo post Groet, kie naskiĝis T(E)JO, kiu gastigis duan fojon nian plej grandan junularan forumon).

La premiigo okazos la 1an de junio, dum solena kunsido de la urba parlamento, okaze de la Tago de Vraco.

Gratulon al c-ano Bojĉo Mladenov sendas la Konsulo kaj la Kapitulo de la Esperanta Civito, la loka esperanto-societo (aliĝinta al la Pakto) kaj liaj ekslernantoj.

[HeKo 357 2-C, 21 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0560 s s