Esperanta Civito

Renkonto de la Kapitulo kun la UEA-estraro


Laŭ propono de la Esperanta Civito, okaze de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno gesinjoroj Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Giorgio Silfer, Bertil Nilsson, Ljubomir Trifonĉovski havis neformalan renkonton, kiu pasis dum ĉ. tri horoj en serena kaj sincera etoso.

Komence oni interparolis pri esperantistoj en prizono: sekve laŭ interkonsento la estraranoj de Universala Esperanto-Asocio ricevos dosieron de Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono). Menciante publikajn politikajn deklarojn jen de landa asocio jen de prezidinto de UEA, la interparolo enfokusiĝis pri la publikrilata strategio de UEA kaj la eksteraj rilatoj de la Esperanta Civito.

Estis aluditaj ankaŭ la rilatoj inter UEA kaj diversaj establoj aliĝintaj al la Pakto. La interparolo turniĝis fine al la temo "lingvotestado", kun analizo de respektivaj vidpunktoj.

[HeKo 357 5-C, 28 maj 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0548 s s