Esperanta Civito

Kandidatoj por LF-koop 2009-2011

La venonta ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro renovigos la gvidajn organojn, koincide kun la aprobo de la nova Trijara Laborplano. Kandidatoj por la Administra Komitato kaj por la Revizora Kolegio devas komuniki skribe sian kandidatiĝon (LF-koop, cp 928, CH-2301 Ĉaŭdefono) ĝis la 15a de decembro 2008 (Zamenhofa Tago). La elirantaj komitatanoj kaj revizoroj estas aŭtomate konsiderataj kiel kandidatoj, se ili ne komunikas skribe la intencon ne rekandidatiĝi, ĝis la 10a de aŭgusto 2008 (Pakta Tago).

La sama ĝenerala Asembleo nomumos la ĉefredaktorojn de "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto" por la jarkolektoj 2009-2011. La elirantaj ĉefredaktoroj (sen. Ljubomir Trifonĉovski por LF, c-ino Annette Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke por HdE) aŭtomate estas kandidatoj, ĉiukaze responsaj pri la unuaj numeroj de 2009. Aliaj kandidatoj devas komuniki skribe sian kandidatiĝon (LF-koop, cp 928, CH-2301 La Chaŭx-de-Fonds) ĝis la Zamenhofa Tago 2008, aldonante koncizan biografion. Same kiel la ĝisnunaj ĉefredaktoroj, ili devas posedi C-diplomon pri esperanto (laŭ LTSEC, se post 2005) kaj havi la esperantan civitanecon.

Ĉiu posteno en LF-koop estas egalrajte alirebla por plenkreskaj viroj kaj virinoj. Pliaj detaloj estas rete peteblaj ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

(Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop)

[HeKo 358 2-B, 6 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0592 s s