Esperanta Civito

Mireille Grosjean atakas la Marseljezon


La eŭropa futbalturniro startis, la stadionoj en Svislando kaj Aŭstrio pleniĝas per zelotoj, teamoj kaj teknikaj staboj kantantaj siajn naciajn himnojn. En tiu koncerto, kie ĉiuj laŭtas sed ne ĉiu laŭtonas, la plej forta kakofonio povus veni el Mireille Grosjean.* Ĉi tiu novkastelanino volas liveri plendon kontraŭ la franca himno. "Mi ŝatus ke svisa tribunalo esprimu sin pri la vortoj de la Marseljezo. Ĉar laŭ mi la verso <Qu'un sang impure abreuve nos sillons> instigas al rasismo kaj perforto".

Pri la instrumenta elekto de Euro 2008, Mireille Grosjean agnoskas nur teknikan solvon: "Por ke svisa tribunalo povu juĝi, necesas ke la vortoj estu kantataj sur svisa teritorio. Kaj efektive, la venonta ŝanco por tio estas Euro 2008. Sed mi havas nenion kontraŭ futbalo".

Ĉu necesa batalo? Mireille Grosjean ne volas enmiksiĝi en alies aferoj: "La francoj rajtas havi la himnon kiun ili volas, se ili volas kanti ĉe si. Sed en Svislando ni havas du leĝojn kontraŭ rasismo. Min amuzus vidi la svisan tribunalon juĝi pri la danĝereco de la teksto de la Marseljezo".

Laŭ André Kuhn, profesoro pri puna juro en la universitato de Neŭŝatelo, la riceveblo de la plendo povus krei politikan kazon: "La problemo ne estas tute simpla. Ne estas certe ke diri <Ni estas la plej bonaj> kaj luktas kontraŭ ĉiuj <fremduloj> sen distingo de raso aŭ etno kontraŭas la artikolon 261bis de la svisa kodo. Krome, la paradokso de ĉi tiu problemo estas ke la plendanto povus mem esti akuzita laŭ la franca leĝo pro insulto al la nacia himno! Aldone, se proceso estus indikebla kiel manifestacio organizita de la publikaj aŭtoritatoj, oni povus eĉ alveni al konflikto inter la svisa kaj la franca justicoj... Nu, temas pri tre interesa kazo, kiu povus konduki al bela diplomatia incidento."

La franca ambasado ne volas reagi: "Ni ne komentarias la iniciatojn de privatuloj", sed la prezidanto de la Asocio de la Francoj en Svislando, Jean-Pierre Capelli, ne kaŝas sian ŝokiĝon: "Konante la respektindajn ideojn de Mireille Grosjean, precipe la sintenon favoran al esperanto, min surprizas ŝia batalo. Ĉu ŝi serĉas reklamon? Oni devas rigardi la historian kuntekston: la klarigoj de la teksto de la Marseljezo estas en la historio de Francio! Mi opinias ke ŝia batalo povas nur veki tiujn kiuj malŝatas Francion. La momento estas malbone elektita, dum ĉio iras bone."

Precipe, laŭ Jean-Pierre Capelli (ambasadoro de paco dum Euro 2008), la batalo de Mireille Grosjean estas mistrafa: "Ne la vortoj de La Marsejlezo kaŭzas ke obseduloj levas la brakojn kriante kiel simioj!"

For de la polemiko, ni esperu ke super niaj stadionoj la suno anoncu brilan futbalturniron!

(Claude Baumgartner, "Courrier neuchâtelois")

* Prezidantino de Svisa Esperanto-Societo kaj iam de Kultura Centro Esperantista (ŝi retiriĝis en 1994, kiam KCE estis malfondota -- la kulturcentron savis la nova Komitato, sub la gvido de d-ro Giorgio Silfer).

[HeKo 358 3-A, 8 jun 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0643 s s 
  Total: 0.0772 s s