Esperanta Civito

Hans Bakker replikas al Corsetti

Denove s-ro Hans Bakker tanas la (dikan) haŭton de d-ro Renato Corsetti, kiun li jam akuzis esti senhonta mensoganto. Kaj denove temas pri c-ano Koffi Gbeglo, kies fruktodona aktiveco ricevis tranĉan juĝon de d-ro Corsetti: "Certe. La Instituto Zamenhof faras bonan laboron kiel moderna privata lernejo en Lomeo. Dankon al la Esperanto-movado, kiu ebligis ĝian ekziston!"

Bakker ripostas publike: "Kial ne simple agnoski ke Gbeglo Koffi iniciatis, planis, kaj realigis tiun grandiozan projekton? La Esperanto-movado ne ebligis la lernejon sed nur iom kontribuis en ĝia sukceso. Koffi estas nedisputeble la ĉefulo. Lia streĉa klopodado dum deko da jaroj ebligis la nun kvarjaran funkciadon de Instituto Zamenhof."

Kaj ĉar Corsetti publike frostigis la entuziasmon de Gbeglo (Instituto Zamenhof vere provizas la Togolandan Esperantujon je novaj elementoj, kio aŭguras promesplenan estontecon de la E-movado en tiu lando) per la skeptika komentario: "Pri tio eble ni atendu iom da tempo. En pluraj situacioj tiu transiro de lernado en lernejo al Esperanto-movado ne estis aŭtomata", Bakker plu reagas: "Ĝenerale informado, varbado, instruado ne aŭtomate aŭguras promesplenan estontecon de la E-movado. La ĝisnunaj spertoj pri IZo en Togolando ne pravigas pli grandan skeptikecon ol multe da aliaj publike laŭdataj agadoj."

Al ĉiu UEA-komitatano klarigas Bakker: "Mi ne volas daŭrigi tian ĉi diskutadon. Kial mi tamen decidis reagi? Nur ĉar eĉ la plej meritplenaj agadoj de Koffi rikoltas de vi [Renato Corsetti] nenion ol subtaksajn komentojn. Alivorte: nur ĉar min indignigas maljusteco. Tio memorigas min pri la subtaksaj komentoj pri la funkciado de Koffi kaj liaj kunlaborantoj en la Afrika oficejo de UEA dum la jaroj 2000 ĝis 2005. Ankaŭ tiuj komentoj estis maljustaj kaj kaŭzis la nuntempan venenan interrilatadon."

Institut Zamenhof estas modele funkcianta lernejo en Lomeo. Ĝia direktoro, c-ano Gbeglo, estas ankaŭ la nacia sekretario de la asocio de privataj lernejoj en Togolando. Institut Zamenhof apartenas al TIETo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kiu vizitis la lernejon kaj renkontis la estraron de TIETo, "malofte oni trovas inter blankuloj tiel seriozajn kaj kleriĝemajn homojn kiel en la nigrula medio de TIETo". La Konsulo invitas ĉiun civitanon, kiu havas la financan eblecon, adopti IZ-lernejanon: kvindek eŭroj jare sufiĉas por kovri la tutan studjaron. Eblas sponsori tra Fonduso Pro Esperanto.

[HeKo 358 8-A, 14 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0380 s s 
  Total: 0.0513 s s