Esperanta Civito

Pri Irlando la Konsulo kaj la EEU-prezidanto

La irlanda popolo decidis per referendumo ne ratifi la Traktaton de Lisbono, kiu estas la lasta ĝisdatigo de la konstitucia platformo de Eŭropa Unio. Malgraŭ alarmaj voĉoj de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj aliaj, spite al la vivuoj de naciistoj kaj klasbatalaj ruĝuloj, tiu nea baloto povas esti tute seninflua. Irlando fakte rifuzis ratifi ankaŭ la antaŭan traktaton (de Nico), sed kiam la ceteraj aliĝis tuj alvenis ankaŭ la subskribo de Dublino.

Nature restas solvendaj multaj problemoj survoje al la integriĝo de Eŭropo. La paraleleco de EU kaj NATO, kondukonta al la akcepto pri Turkio kaj al la rifuzo pri Rusio, estas unu el ili, certagrade la ĉefa. Samtempe tiu problemo povas preventi estontan secesian militon, kiu ŝajnas fatala en la federismaj kunfandaj procezoj: tiel por Svislando kiel por Usono en la XIX jarcento. Ja estos pli malfacile sperti secesion, se ĉiuj aŭ preskaŭ dekomence situas en la sama armea alianco. Kaj estos pli malfacile sperti konflikton kun Usono, se la nordamerikaj ŝtatoj kaj la eŭropaj apudas en la sama armea alianco, kies ĉefa sidejo (vidu la hazardon) situas en Bruselo.

Por Esperantio la rimarkinda novaĵo estas, ke la politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu konkuros por la Eŭropa Parlamento en 2009, invitis voĉdoni kontraŭ la Traktato de Lisbono. Nun ni konas la pozicion tiurilate de tiu eta partio, iniciatita de Christian Garino en Francio kaj akceptita kiel kunlaboranta faka asocio en Universala Esperanto-Asocio (tamen triono de la Komitato en Florenco 2006 ne voĉdonis favore: preskaŭ sama proporcio kiel pri la Manifesto de Prago dek jarojn antaŭe). La pozicio de EDE kongruas kun la ruĝa minoritato en la Senato de la Esperanta Civito (grupestro Dieter Rooke), sed ne kun la vasta verda majoritato (grupestro Walter Zelazny), kiu min kandidatigis kiel Konsulon. Ankaŭ ne kun la opinio de la dua minoritata opozicio, la blanka (grupestrino Nelly Holevitch). Simple la granda plejmulto en la Esperanta Civito favoras al pli forta integriĝo de Eŭropo.

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito

* * * * *

Pasintsabate mi legis dek kvar gazetojn el sep EU-landoj por ekkoni la reagojn al la irlanda referendumo. Nur la anglaj gazetoj, kaj aparte la dekstrismaj, ĝojis pri la rezulto. La 18an de junio Britio mem ratifis la Traktaton de Lisbono. Mi gratulas Brition pro tiu, kaj la aliajn dek ok landojn kiuj jam tute demokrate ratifiis. Ĉar por mi, parlamenta voĉdonado, post longa kaj zorga studado, ja estas demokrata, kaj eble pli taŭgas ol voĉdonado de la tuta popolo kiam plimulto da ili konfesis ke ili ne komprenas la Traktaton.

Mi citu nur kvar etajn ekzemplojn:

1. Ratifo de la Traktato de Lisbono signifus malpliigon de la nombro de EU-Komisionanoj ekde 2014. Sed la irlanda rifuzo ratifi signifas ke la Traktato de Nico daŭre validas, kaj tio decidis la malpliigon de la EU-Komisiono tuj kiam la 28a lando alighos al EU. Tio sufiche vershajne estos dum 2009, kiam Kroatio aliĝos. Do, la irlanda referenduma decido fakte signifas ke Irlando povus perdi sian membron de la Komisiono kvin jarojn pli frue. Kiom da irlandaj voĉdonantoj konsciis tion, kaj kiom el ili tiel voĉdonus se ili komprenus tion?

2. Ratifo de la Traktato de Lisbono signifus grandan pliigon de la tiel nomata "proceduro de kundecido", t.e. ke kaj la Konsilio de Ministroj [Eŭropa Konsilio] kaj la Eŭropa Parlamento devos ambaŭ konsenti por fari novan EU-leĝon aŭ regulon. Ĉiuj aferoj kiuj trapasas tiun proceduron devas esti tradukata al la irlanda lingvo. Do, ratifo de la Traktato de Lisbono rekte signifus grandan pliigon de la kvanto da materialo kiun EU produktas en la irlanda lingvo, kaj tiel pliigon de postenoj por irlandaj tradukistoj en la EU-institucioj. Ĉu iu pensas ke la irlanda popolo kontraŭus tion, se ili vere komprenus pri kio temas?

3. Ratifo de la Traktato de Lisbono signifus ke ĉiu EU-leĝopropono, antaŭ la adapto, devus esti sendita al ĉiuj naciaj parlamentoj de la 27 EU-landoj. Se triono de tiuj parlamentoj kontraŭus, la Komisiono devus repensi la proponon. Se duono de la parlamentoj havus zorgojn, la Konsilio de Ministroj kaj la Eŭropa Parlamento, kune, povus haltigi la leĝoproponon.

4. Ratifo de la Traktato de Lisbono ebligus la tiel nomatan "iniciaton de civitanoj", t.e. unu miliono de civitanoj, el pluraj EU-landoj, rajtus fari direktan peton al la EU-Komisono, kiu devus konsideri ĝin. Tiu mekanismo povus rekte helpi nin antaŭenigi Esperanton en EU.

Krome, oni povus malfacile diri ke tiuj supre menciitaj ideoj ne estas demokrataj. Sed la kontraŭantoj en Irando voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj kontraŭ ĉiuj aliaj elementoj de la Traktato, ĉar "ili volis pli da demokratio". Ĉu estas pli demokrata ke 26% de la voĉrajtigitoj de unu lando povas haltigi aferon kiun 19 aliaj landoj, kaj eĉ pli, volas fari? Ĉu estis demokrate en 2005 ke la voĉdonantoj en nur du landoj rajtis haltigi Konstitucion kiun jam ratifis la plimulto de EU-landoj, reprezentantaj la grandan plimulton de la popolo de EU?

Kompreneble mi iom simpligas, ĉar temas pri centoj da paĝoj de sufiĉa komplika teksto, teksto kiu nur komplikiĝis pro la rifuzo de la EU-Konstitucio far du landoj (strange kiel oni emas forgesi la pozitivajn referendumojn en Hispanio kaj Luksemburgio. Ĉu nur negativaj neistoj estas aŭskultindaj?). Mia persona opinio: bremsi Eŭropon nur plifortigas la usonan kaj anglalingvan dominadon. Hieraŭ la ĉeĥa prezidento Vaclav Klaus esprimis sian personan opinion ke "Eŭropo mortas, Esperanto mortas, nur la nacioj, kaj la naciaj lingvoj, vivas." Mi havas alian opinion: kaj Eŭropo kaj Esperanto vivas, kaj en tiu vivanta Eŭropo, kie Esperanto daŭre plifortiĝas (vidu la unuvoĉan rezolucion de la Pola Parlamento la 12an de junio 2008), kaj la nacioj kaj iliaj lingvoj havas pli grandan okazon prosperi kaj flori.

Sean O Riain
Prezidanto de EEU / Eŭropa Esperanto-Unio

(ambaŭ deklaroj aperas en "La Ondo de Esperanto")

[HeKo 359 2-C, 20 jun 08] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0048 s s(6 Requests)
  PHP: 0.0626 s s 
  Total: 0.0674 s s