Esperanta Civito

Nervi "savita" de civitanoj kaj de neantoj

La interna referendumo de Esperantlingva Verkista Asocio vidis la partoprenon de 34 membroj el 62 (54,8%). La membraro decidis ĉesigi la asocion per 29 voĉoj kontraŭ 4 (plus unu sindeteno), laŭ la propono de d-ro Mauro Nervi, kiu konsentis resti prezidanto de EVA nur se ĝi mortos, nome se ĝi transformiĝos de faka UEA-asocio al literatura akademio (paralela al la "lingva akademio", nome la Akademio de Esperanto, al kiu Nervi en 1998 kandidatis sed ne estis elektita).

Estis jam rimarkite, ke la balotilojn akompanis nur la vidpunkto de la prezidanto (kaj tute ne tiu de la kontraŭuloj, precipe Gunnar Gällmo kaj Michel Duc Goninaz) kaj ke la ricevonta adreso ne estas neŭtrala, sed tiu de la prezidanto mem.

Prezidanto Nervi ĵus informis la membraron per iom triumfeca cirkulero. Efektive li ne havas kaŭzon por entuziasmi. Laŭ la statuto de EVA (art. 11) "EVA ĉesos ekzisti: a) kiam la membroj tiel decidos per skriba voĉdonado de almenaŭ la duono de la membraro, kun minimume 70% de la voĉoj favore al la ĉesigo". Tio signifas ke la kvorumo, el 62 oficiale deklaritaj membroj, estas 31. Konsekvence, sen la kvar kontraŭaj voĉoj la kvorumo ne estus atingita, EVA ne estus malfondebla, kaj ĝia prezidanto estus dementita.

Sed estas eĉ io plia: el la 32 balotintoj, ses havas la esperantan civitanecon. El ili, almenaŭ kvin voĉdonis favore al la likvido de EVA. Konsekvence, Maŭro Nervi devus danki ne nur la kontraŭulojn (kies demokratia sentemo kondukis al memgolo), sed ankaŭ la raŭmistojn kiuj, malgraŭ lia lastatempa mobiliziĝo kontraŭ ĉi tiu retagentejo, "savis" lin de hontinda sakstrata situacio.

[HeKo 359 3-A, 22 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.1580 s s