Esperanta Civito

Femina 14 pri perforto

"Violeto ne volas violenton" estas la ĉeftemo sur la kovrilo, ankaŭ precipe violkolora, de la junia numero de "Femina", ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kaj organo de Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Startinte el la kampanjo de UNIFEM kontraŭ perforto al virinoj, la numero enhavas atestojn pri agresoj (ankaŭ kontraŭ esperantistinoj) en diversaj mondopartoj kaj en diversaj manieroj: de Latin-Ameriko ĝis islamaj landoj, sed ankaŭ kun aparta atento pri la perforto (ofte de familianoj) en Okcidento. Rimarkinda artikolo estas dediĉita al la rilatoj inter tre agresa (kaj masklisma) ideologio kaj genro: "La filino de l' faŝisto", en la jam tre fama rubriko de Klara.

La gastino de la literatura paĝo estas Etel Zavadlav, per rakonto pri violento al knabino. Malpli ŝoka en sia tujeco, ankaŭ pro la humuro de la aŭtorino (Jacqueline Lépeix), estas alia raporto pri seksa molestado kaj eĉ perforto.

Senpaga (se vi estas virino) provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. La revuon "Femina" eldonas kaj administra LF-koop, sed posedas FEM, aliĝinta al la Pakto.

[HeKo 359 4-B, 23 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0847 s s