Esperanta Civito

Esperanto Gården akceptis la Konsulon

C-ano Lennart Svensson, respondeculo ĉe la gastejo kaj lernocentro Esperanto-Gården en Lesjöfors (Svedio), akceptis en parte privata parte oficiala vizito la Konsulon de la Esperanta Civito, kune kun sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj sen. Perla Martinelli.

"Mi bedaŭras ne bonvenigi vin al la ankoraŭ funkcianta Bon' Apetito, la restoracio kiu priservis la Esperanto-Domon" diris c-ano Svensson, posedinto de la restoracio (fermita pro fiskaj motivoj) kaj daŭre mastrumanto de la Domo, kiu apartenas al la reto de la junulgastejoj. "Ankaŭ mi bedaŭras ke mi ne povis veni kiam ankoraŭ ekzistis paktinta establo, sed renkonti homon estas pli grave ol renkonti domon" respondis c-ano Giorgio Silfer.

La esperanto-aktiveco en la Domo fakte estas malgranda: la 7an de julio ekos kursosemajno (kun kvar instruistinoj, ĉiuj svedlingvaj), kaj tio ŝajnas la sola aranĝo dum la tuta jaro. Aliflanke la magistrato provizas pli kaj pli da aktiveco por la lokaj rifuĝintoj: alfabetigaj kursoj en la sveda, infanĝardeno por rifuĝintidoj kaj tiel plu.

Intervjuo al c-ano Svensson aperos en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 359 7-B, 28 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0550 s s