Esperanta Civito

Kun Mia Couto WALTIC soras

"Neniu verkisto en la mondo eskapas elspuri sian identecon inter multoblaj identecoj. En ĉiu kontinento, ĉiu persono estas nacio elfarita de diversaj nacioj. Unu el tiuj nacioj vivas submerge kaj sekundare pro la universo de la skribo. Ĉi tiu kaŝita nacio nomiĝas paroleco." Tion asertis Mia Couto, la mozambika blankhaŭta verkisto kiu proponis la hodiaŭan ĉefprelegon al WALTIC en Stokholmo. Kaj li fortigis tiun koncepton, cetere karan al Amin Maalouf, per la afrika sperto.

Sinjoro Couto pritraktante la temon "La lingvoj de ni sciataj malgraŭ nia nekonscio" donis altan profilon al la internacia kongreso, kombinante kaj prezentante la spertojn de sia multobla identeco. Spertojn kiujn oni reduktive inkluzivus en la tradicia ondo de mestiziĝo. La tuta prelego, laŭ afabla permeso de la aŭtoro, aperos en "Literatura Foiro", per la posttraduko de Bertil Nilsson. Mia Couto fakte parolis portugale, kun samtempa traduko al la angla.

Paralele al la kongreso, Stokholmon friskigas pluvo kaj literaturamantojn refreŝigas literatura festivalo. Inter la diversaj gastoj, ni rimarkas s-inon Herta Müller el Bukovino, nun vivantan en Germanio. Pri ŝia poezia arto Claudio Magris en "Danubo" uzis la esprimon "esperanto samizdat": tiurilate interesan eseon verkis Giorgio Silfer en "Literatura Foiro", jarkolekto 1987. Alia rimarkinda ĉeesto tiu de la meksika verkistino Elena Poniatowska, kiun Perla Martinelli intervjuis por "Femina" pasintjare, en ŝia hejmo en Meksikurbo: "Revidi Elenan estas granda, eĉ grandioza donaco por mia hodiaŭa datreveno", komentarias Perla Martinelli.

La delegacio de la Esperanta PEN hodiaŭ decidis subskribi la rezolucion proponitan al la kongreso, probable disvastigotan sub la nomo WALTIC-rezolucio. Ĝi estos legebla en la paĝo Dokumentoj de www.esperantio.net .

[HeKo 360 1-B, 30 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0565 s s