Esperanta Civito

Alta protektanto fine trovita

Post pluraj afablaj rifuzoj (unuavice el la reĝa nederlanda familio) fine troviĝis alta protektanto por la Universala Kongreso en Roterdamo. Malgraŭ promeso de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta (fakte kopiita el raŭmisma vidpunkto aperinta en "Literatura Foiro" jam en 1984), ankaŭ ĉi-jare temas pri politikisto, eĉ se relative duaranga: la prezidantino de unu el la du branĉoj de la nederlanda parlamento, Gerdi A. Verbeet. "Ŝi eĉ mankas en la Vikipedio!" mire komentis esperantisto-vikipediisto, kiu kontrolis nur la esperantlingvajn paĝojn (en la anglalingva situas nur provizora biogramo, sen foto).

Gerardina Alida (Gerdi) Verbeet naskiĝis en Amsterdamo, 18 aprilo 1951. Ŝi iĝis parlamentano (socialdemokrata) unuafoje en 2001, post sepjara sperto kiel konsilisto de socialdemokrataj gvidantoj. En la nederlanda Parlamento ŝi okupiĝis precipe pri sporto, tria aĝo kaj ŝtataj pensioj. Estrino de la asembleo ŝi fariĝis en decembro 2006. Pro sia tro partieca rolo dum debato en februaro 2007, ŝi estis forte kritikata de la liberala partio.  Ekster la politiko, ne fininte siajn universitatajn studojn pri geografio, s-ino Verbeet laboris kiel instruistino.

[HeKo 360 6-A, 6 jul 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0811 s s