Esperanta Civito

"Pro Homa Digno" dankas la Konsulon


Estimata,
Dankon pro via subskribo al la kampanjo pro homa digno lanĉita antaŭ longe por senhonorigi la diktatoron Francisco Franco. Ni skribas al vi por klarigi kiel statas la pritrakto kun UEA ĉi-rilate.

Vidinte la artikolojn kiuj aperis tuj post la eko de la kampanjo, ni decidis iom atendigi la kontaktojn kun UEA. Tamen plezure ni informas, ke finfine ni komencis pritrakti kun UEA la plej konvenan solvon, por redoni homan dignon al esperantistoj kiuj ne povis partopreni la eventon, al viktimoj de la diktaturo, al la organizoj respondecintaj pri la organizado de la universala kongreso en Madrido en 1968 kaj al la homaro ĝenerale.

Flanke de la prezidanto de UEA [d-ro Probal Dasgupta], ni trovis bonan volon kaj grandan emon agi ripare. Tamen, post kelka pridiskutado kaj antaŭ­vidinte ies
malemon, ni decidis ne alporti problemojn al la nuna prezidanto kaj antaŭ­ ol pakti riparan agon, ni faru pedagogian kampanjon, por ke oni vere konsciu pri la graveco de la afero.

Ni daŭ­re informos, intertempe, oni dankos kiun ajn helpon rilate al pedagogia kampanjo, ĉefe se oni havas tiutempajn dokumentojn, filmetojn, atestantojn kiujn ni povos intervjui, ktp...

Denove dankon pro via subteno. Kore salutas
Xavier Margais, Ferriol Macip kaj Joan Català
lanĉintoj de www.homadigno.net

[HeKo 360 7-C, 6 jul 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0723 s s 
  Total: 0.0864 s s