Esperanta Civito

Sen. Giulia Gagliardi estas doktoro

La disertacio de Giulia Gagliardi "Giuseppe Peano e il Latino Sine Flexione. Un matematico alla ricerca di una lingua per la comunicazione internazionale" (du volumoj, entute 554 paĝoj) estos diskutata venontan lundon,  14 julio 2008, en la universitato de Torino, fare de prof. Enrico Pasini (filozofo),  prof-ino Clara Silvia Roero (historiisto pri matematiko) kaj prof. Fabrizio Pennacchietti (specialisto pri semitistiko kaj pri interlingvistiko).

La baldaŭa doktorino, senatano de la Esperanta Civito, studentis en kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio gvidata de c-ano Giorgio Silfer en la sama universitato. Tial en la prefaco aperas dankesprimo por la Konsulo: "Mi dankas profesoron Giorgio Silfer (La Chaux-de-Fonds, Svislando), unu el la motoroj de la nuntempa esperantlingva komunumo kaj tre klera docento. Al li mi ŝuldas la proponon okupiĝi pri Peano en mia fina disertacio, kaj ankaŭ mi ŝuldas staĝojn [interalie en la Esperantologia Fakultato de Kultura Centro Esperantista] kiuj ebligis al mi profundigi la studon pri esperanto kaj koni pli bone la spiriton de toleremo, reciproka respekto kaj internacieco kiu karakterizas Esperantion".

Sen. Gagliardi estas unu el la fondintoj de Studenta Eŭropa Esperanto-Ligo, kaj ĝia unua prezidanto. Ŝi multe helpas por la katalogado de la konstruata esperantologia biblioteko ĉe la Universitato de Torino.

[HeKo 360 8-B, 9 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0698 s s 
  Total: 0.0865 s s