Esperanta Civito

Elena Grisafi respondas al Ken Miner

Skribis Ken Miner, esperantilingva intelektulo usona:

Konstante ni aŭdas la mesaĝon de modernaj pensuloj, ke "la homo estas besto". Per tiu konstato ŝajne venis multe da komprenado nova kaj helpa pri homaj problemoj. Nu — inter bestoj mem, en ilia natura stato, estas multe da doloro kaj suferado, ĉar preskaŭ ĉiu besto estas predo de alia besto, kiu manĝas ĝin, ofte vivan. Eblus diri, ke la homo estas simple la plej supra predhava besto, kaj ja certe ne (kutime) la plej kruela. Sed kiam temas pri vegetarismo k.s., subite ni forlasas la koncepton "homo estas besto" kaj turnas nin abrupte al duondieca, ideale etika, koncepto pri homoj. Tio shajnas al mi iomete nekonsekvenca.

La ideo, ke homoj rajtas uzadi bestojn laŭplaĉe, baziĝas laŭ Peter Singer sur kredo, kiun Singer nomas "speciismo", analoge al rasismo kaj seksismo. Nome la kredo, ke la homa specio estas tiel speciala, ke ĝi rajtas kaŭzi suferadon al bestoj pro sia propra profito. Singer rekomendas kontraŭ tiŭ kredo. Sed se ni forlasas speciismon, ĉu ni ne devus do forlasi ankaŭ tiajn ideojn, kiel ekz. ke "ĉiu homa vivo estas sankta", ktp? Se estas nenio speciala pri ĉiu homa vivo, nur pro ties homeco, kiel ni povas pravigi ekzemple abolon de mortpuno eĉ pro hororaj krimoj, ktp? Alivorte, speciismo estas dueĝa glavo; kiel eblas forlasi unu sekvon sed konservi la alian?

Respondas Elena Grisafi, senatanino de la Verda grupo en la Esperanta Civito:

La homoj havas racion kaj elekteblon. La bestoj ne! Leono ne povas elekti ne manĝi gazelon, homo jes! Li havas miliardon da alternativoj por elekti la vivon! Ke "homo estas besto", validas ne nur por manĝi viandon, sed  ankaŭ por la cetero. Tiaj argumentoj povas pravigi ĉian bestecan konduton en homo! Kvankam estas certe ke besto neniam mortigas pro avido, aŭ seksa plezuro, aŭ mono, aŭ megalomanio.

Speciismo estas la afirmo de unu raso super alia. Peter Singer diris ke speciismo pravigas la superecon de la homoj super la aliaj specioj kaj ĉiun ilian agon. Ni animalistoj kutime estas ankaŭ antispeciistoj. Laŭ ni ĉiuj specioj estas sur la sama nivelo, ili havas egalajn rajtojn je respektinda kaj digna vivo. Ni animalistoj neniam ekpensos, kiel ofte faras la marotemuloj: hundo jes, kuniklo ne. Ĉiu vivo, el ajna specio, laŭ ni indas je savo kaj respekto. Singer ne estas aprezata de ĉiuj animalistoj, precipe pro kelkaj asertoj siaj. Mi legis liajn librojn kaj ne konsentas kun li centelcente. Bedaŭrinde, vole-nevole, li estas konsiderata kiel la "filozofo" de la animalistoj, eĉ se tre malmultaj vidas en li guruon. Tion dirinte, mi preferas ne daŭrigi, ĉar efektive Peter Singer povas krei fendojn inter la animalistoj.

[HeKo 361 2-A, 11 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1096 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.1541 s s