Esperanta Civito

Malunueco ne estas katastrofo

En grandaj rondoj ene de la esperanto-komunumo regas kvazaŭ aksiomo la tezo, ke unueco estas forto. La tezon oni deziras aplikata tiel, ke ĉiuj esperantistoj prefere kolektiĝu en nur unu organizaĵo. Tio estus, oni kredas, plej efika. Sed ĉu vere? Ĉu iu, kiu studas E-historion povus honeste diri, ke esperanto fartus kaj status pli bone, se SAT neniam ekzistus? Certe ne! Kaj imagu, kie nia lingvo nun starus, se nur SAT kaj ne UEA ekzistus!

Sed kion diri pri Ivo Lapenna, kiu vere celis al unueca esperanto-movado? Tamen, kiu bazas siajn ideojn pri unueco sur liaj aŭtoritato kaj karismo ne forgesu, ke por li unueco estis taktiko kaj ne sakrala valoro. En la situacio post la dua mondmilito la plej bona ŝanco esperanto estis kiel eble plej efike utiligi la entuziasmon por UN. Tiu taktiko postulis neŭtralecon, la neŭtraleco postulis unuecon. Sed kiam Lapenna en 1974 spertis la neŭtralecon minacata, li ne hezitis oferi la unuecon.

Manko de unueco neniam per si mem kaŭzas konfliktojn. Tiajn kaŭzas la volo kaj streboj al hegemonioj, unuigoj kaj unuecoj. Tiaj streboj ĉiam riskas veki kontraŭfortojn. Kaj tiujn kontraŭfortojn tre multaj homoj perceptas tute legitimaj. Eĉ Eŭropa Unio per si mem ne estas garantio por paco en Eŭropo – nur se tiu unio estos saĝe kaj singarde uzata ĝi estos utila kaj paciga.

En la nuna historia situacio abunda multeco kaj bunteco en la E-komunumo verŝajne estas pli sukcesa kaj efika ol sterila strebo al unuformeco. Tial la vortoj dum UK de la nuna UEA-prezidanto, d-ro Probal Dasgupta, ke "dividoj en la movado ne nepre estas katastrofo", sonas kiel sobra kaj sana rezisto kontraŭ infektema skismofobio endemia en Esperantio.

(sen. Bertil Nilsson)

[HeKo 362 5-A, 23 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0572 s s