Esperanta Civito

Forpasis la plej fama disidento

Jam en sia numero 2, en aŭgusto 1970, "Literatura Foiro" dediĉis artikolon al la plej fama disidento en Sovetunio, Aleksander Solĵenicin. Danke al lia romano "Unu tago en la vivo de Ivan Denisoviĉ", kiu priskribis la realon de la stalinaj koncentrejoj, kaj al la posta "Arkipelago Gulag", la okcidenta progresema intelektularo distanciĝis de marksismo-leninismo, tre respektata ideologio ankoraŭ en la 1960aj. Tiun fazon de intelektula evoluo verŝajne plej simbole resumis la tagmanĝo de Jean-Paul Sartre (li mem marksisto) kaj Michel Foucault kun sovetiaj disidentoj, dum la oficiala vizito de Leonid Breĵnev en Parizo 1977.

Admirate de okcidento, Aleksander Solĵenicin ne reciprokis tiun admiron. Lia kristana humanismo igis lin skeptika kaj kritika pri la laikeco de tiu mondoparto, kiun li ne konsideris imitinda modelo, malgraŭ la antikomunisma sinteno. Simptoma por lia spirita linio estas lia rapida forlaso de okcidento, por atingi Rusion post la fino de la reĝimo.

La 3an de aŭgusto mortis dueĝa disidento. La glavo de Solĵenicin ne sukcesis vundi en egala profundeco, ankaŭ ĉar lia profunda ligo kun la patrolando aperis anakronisma en la epoko de la globalismo. Kaj se li sukcesis senvualigi la realan vizaĝon de Sovetunio, li ne sukcesis enamigi al Rusio (aŭ al tio kion li perceptis kiel Rusion) tiun saman okcidentan intelektularon.

La Esperanta PEN-Centro omaĝas al la memoro de Aleksander Solĵenicin.

[HeKo 364 5-B, 5 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0530 s s