Esperanta Civito

"La Reto": verkistina PEN-bulteno

La verkistina komitato de PEN Internacia de multaj jaroj produktas propran periodaĵon en tri lingvoj (angla, franca, hispana): Network / Le Réseau / La Red. La nuna ĉefredaktorino estas Judith Buckrich, Aŭstralio.

La ĵus aperinta aŭgusta numero dediĉas pozitivan atenton al la esperanta revuo "Femina", ĉefredaktata de Perla Martinelli, kaj al la ĉeesto de la Esperanta PEN en Stokholmo, okaze de WALTIC, la mondkongreso de literaturaj tradukistoj. Efektive la eŭropaj paĝoj estas plejparte dediĉitaj al tiu evento, kun emfazo pri la rolo de virinoj en la esperanto-literaturo, ankaŭ danke al la iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

En la Verkistina PEN-Komitato la esperanto-literaturo estas reprezentata de senataninoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli. En venonta numero de "La Reto" ili planas aperigi koncizan eseon pri nia literaturo. En 2005 la Esperanta PEN, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista kaj kun la financa subteno de svisaj neesperantistaj sponsoroj, organizis kolokvon en Ĉaŭdefono, kun la partopreno de pluraj PEN-verkistinoj.

[HeKo 365 5-B, 12 aŭg 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0759 s s 
  Total: 0.0943 s s