Esperanta Civito

Pozitive la Esperantologia Fakultato

Dek personoj el kvin landoj (denaskaj lingvoj: esperanta, franca, germana, hispana, hungara, itala, pola) partoprenas en la du sesioj de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 7-11 kaj 13-17 aŭgusto 2008. La kursoj pritraktas la esperanto-literaturon kaj la historion de Esperantio: lekcias gesenatanoj d-ino Perla Martinelli, d-ro Giorgio Silfer, prof. d-ro hab. Walter Zelazny.

Apud la fundamentaj partoj, la monografiaj okupiĝas pri "La infana raso" de William Auld; La UEA de Hodler kaj Privat; la konceptoj de aparteno, inkludo kaj identeco; la lingvotestado laŭ KEFR. Aparte interesaj estis la esploro kaj diskuto pri la zamenhofa mondpercepto: interalie, kongrue kun lia cenzurita strofo "Hebreoj, kristanoj kaj mahometanoj / ni ĉiuj de Di' estas filoj", la analizataj tekstoj demonstras ĉe Zamenhof aliĝon al fono komuna inter izraelidoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; la opozicio laòs-ethné, analogie al ummah-kufr, trovas disvolvon en la hilelismo-homaranismo.

[HeKo 365 6-B, 13 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0579 s s