Esperanta Civito

Politika sukceso de la vegetaranoj

Por la unua fojo la Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj fariĝis oficiala dokumento en Esperantio. Danke al rezolucio proponita de gesenatanoj Elena Grisafi-Favre kaj Jarl Hammarberg (Verda grupo), aprobita de la Senato en Bruselo 25 julio 2008, la Esperanta Civito subtenas tiun Deklaracion.

La rezolucio Grisafi-Hammarberg, konstatas ke "homoj pensas ne esti bestoj aŭ tre diferenci disde bestoj, sed la homa fitraktado de bestoj ne montras la homojn pli evoluintaj ol bestoj"; ĝi emfazas ke "la kvanto mondskale kreskanta de vegetaranoj pruvas fortan reagon kontraŭ la giganta senĉesa fitraktado kaj amasmortigado de bestoj por havigi manĝaĵon al homoj, kaj interalie la ekzisto de multe da vegetaranoj ankaŭ kreas novajn vegetarajn nutraĵojn sur la merkato"; kaj post la espero ke "la nevegetaranoj almenaŭ elektos iun tagon semajne, por nevianda manĝo" agnoskas la Deklaracion.

La Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj estis proklamita de Unesko en Parizo, 15 oktobro 1978. Strange, sed Universala Esperanto-Asocio, la plej granda esperanto-asocio kiu referencas al Unesko, kaj ĝia faka asocio Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, ĝis nun ne decidis formale subteni tiun deklaracion.

Oni devas rimarki, ke en la Civita Senato ne regis unuanimeco: dum la Verda kaj la Blanka grupoj voĉdonis por la rezolucio, la Ruĝa voĉdonis kontraŭ ĝi. Laŭ sen. Dieter Rooke, fakte, la bestaj rajtoj ne estas same defendendaj kiel la homaj rajtoj. Tial la rezolucio aprobita en Bruselo estas politika sukceso por la vegetaranoj kaj la maldekstro ne klasbatala: fakte ne nur UEA, sed ankaŭ SAT ne agnoskas la bestajn rajtojn.

Laŭ la lasta artikolo en la Deklaracio, "Ĉiuj organizoj pri protektado kaj savado de bestoj estu reprezentataj je registara nivelo." Tamen en Esperantio ne ekzistas tiaj organizoj (TEVA mem ne estas). Krome "la Kapitulo ne estas ŝtata registaro", atentigas la Konsulo, kiu aldone rimarkas: "Specifaj konsekvencoj de la rezolucio aprobita en Bruselo povus esti: dum la kongresoj organizitaj de paktintaj establoj la distra programo ne antaŭvidu spektaklon en cirko; la kuracistoj kiuj havas la esperantan civitanecon ne akceptu sciencan esploron per vivosekcado; kaj simile. Fakte en Esperantio la konscio pri ĉi tiu problemaro ne estas adekvata, kompare al tiu pri homaj aŭ pri lingvaj rajtoj. Bonŝance almenaŭ la Esperanta Civito pioniras en ĉi tiu kampo, eĉ se rezolucio ankoraŭ ne estas leĝo, nur orientiĝo."

[HeKo 365 8-C, 17 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0550 s s