Esperanta Civito

Universala Kongreso seniluziiga


Cent-jariĝo estas vere unika jubileo. Oni devas atendi pliajn cent jarojn por havi ĝin. Ĉiu kiu festas ian centjariĝon klopodas inventi ion kion ĉiuj festantoj longe memoros, iun aparte originalan programeron. [...] La oficistoj de UEA kiuj organizis la jubilean UKon en Roterdamo montris eĉ ne ereton da inventemo. La kongreso estis pli ol tradicia. Sen iu ajn signo de originaleco (imagu, EU proklamis la sekvan jaron: Jaro de originaleco kaj kreemo).

En la komencaj tagoj eĉ ne estis iu ajn skribaĵo sur la kongresejo. Dum la tuta kongreso multfoje sur la pordoj ne troviĝis nomoj de la ĉambroj aŭ se ili estis, estis sur improvizita paperaĉo skribita mane kaj gluita per glupapero. Krom du konferencoj pri UEA-centjara, kiuj ne allogis multajn kongresanojn, neniu ero montris la jubileecon. Eĉ la solenan parolon ne faris la aktuala prezidanto, sed Humphrey Tonkin. Inter la diplomataro sidis malpli ol dek personoj, inter kiuj nur unu ambasadoro (la kroata) kaj la ceteraj estis diversaj oficistoj. La solena protektanto estis prezidanto de la dua ĉambro de la parlamento!!! Ĉio tio montras ke la organizantoj absolute ne klopodis serĉi kaj trovi pli gravajn personojn kaj politikistojn, kiuj subtenus la kongreson kaj kontribuus al ties soleneco.

Pri la loĝigado ankaŭ estis aro da gravaj misaĵoj. Mi vere ne povas scii kiom da homoj havis komplikaĵojn, sed duono de miaj konatoj plendegis pro grandiozaj fuŝoj pri loĝigado. Pluraj estis la antaŭlastan tagon elpelitaj el siaj hoteloj ĉar tiam komenciĝis granda karnavalo kaj la hoteloj bezonis ĉambrojn por novaj gastoj. Mi ne scias ĉu UEA sciis tion antaŭe aŭ ne, sed tio kaŭzis amason da problemoj.

Ŝparante pri la ejoj oni ne certigis salonon kiu akceptus la tutan kongresanaron por programeroj kiel malfermo, koncertoj, fermo ktp. La centra salono (Hodler) povis akcepti maksimume 900 personojn (al la kongreso aliĝis 1.850). Do oni starigis en aŭlo du iom grandajn televidekranojn kaj seĝojn, kie surekrane la restintaj kongresanoj povis spekti la programojn (per la hodiaŭa tekniko eblus organizi ke la programo estas rekte spektebla per interreto kaj ni ĉiuj povus resti hejme, sen pagi altan kotizon (unutaga kotizpago estis 45 eŭroj!). Lundon, kiam antaŭtagmeze la nura programo konsistis el po kvin laborejoj de Instruiga Lundo, oni antaŭvidis kvin ejojn kiuj povis ĉiuj kune akcepti ne pli ol 300 personojn. Multegaj homoj ne povis eniri kaj simple ne povis partopreni en io ajn.

Mia ĝenerala impreso estis: La kongreson organizis nur la profesia teamo de UEA preskaŭ sen helpo de aliaj, do homoj kiuj dum la tuta jaro saturiĝas de esperantistoj kaj tute ne havas la plej etan entuziasmon por pripensi novajn aferojn. Ŝajne ili de komenco havis nur du celojn: organizi ĉion per la plej minimuma elspezo kaj laŭeble rapide iri ripozi kaj forgesi la esperantistojn, kompreneble tamen kun la laŭeble granda profito. Mi estis tre seniluziigita.

(Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio)

[HeKo 366 4-A, 26 aŭg 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0590 s s