Esperanta Civito

UK-numero de Heroldo


Kiel kutime "Heroldo de Esperanto" situas en la unua vico por raporti pri la Universala Kongreso, danke al sia aperofteco. La numero 2125 estas dediĉita al la du ĉefaj eventoj en la UK-semajno: la kongreso mem en Roterdamo kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Bruselo. Kun ambigua aludo en la frunta titolo: "la stelo de l' najbaro estas ĉiam pli verda"...

La unua paĝo enhavas la tekston de la referencaj dokumentoj (salutmesaĝo el Unesko, kongresa rezolucio), intervjuon al prezidanto Probal Dasgupta, informojn pri la plej gravaj decidoj en Roterdamo kaj pri la plej gravaj en Bruselo. La internaj paĝoj okupiĝas nur pri UK: ili spegulas la problemojn kaj la kritikojn en la kongreso, tamen sen la amara tono kiu karakterizas, ekzemple, la raporteton de s-ro Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unuiĝo. Iom da akreco aperas ne pro la organizaj fuŝoj, sed pro politikaj decidoj en UK.

La numeron redaktis sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE en Roterdamo. Li realigis ankaŭ grandan parton de la posta numero, kun raportoj el aliaj kongresoj kaj aranĝoj, en aŭgusto 2008. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 366 5-b, 27 aŭg 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0694 s s 
  Total: 0.0826 s s