Esperanta Civito

Aprezo de EFEN por la Esperanta Civito

Esperanto-Federacio en Niĝerio estas plia landa asocio afrika kiu preferas kunlabori kun Afrika Centro Esperantista en Lomeo ol kun la Afrika Oficejo de UEA en Benino. Tion oni klare deduktas el la raporto de la Komitatkunveno de EFEN, ĵus okazinta en Owerri (30-31 aŭgusto 2008) , kun ok partoprenantoj el sep diversaj urboj aŭ societoj. Interalie la Komitato decidis sendi kvar membrojn al Lomeo por trejnado en decembro 2008.

La preferon por ACE interalie motivas la simileco de grava projekto: firmigi la jam ekzistantan privatan lernejon en Orodo. Ŝajnas ke la du plej gravaj landaj asocioj en Afriko, la niĝeria kaj la togolanda, havas paralelan sperton: la kresko de ordinara privata lernejo, kie esperanto estas regula studobjekto. Nek Institut Zamenhof nek la lernejo en Orodo apartenas al la landaj asocioj, sed kompreneble tiel gravaj projektoj influas la vivon de la enlanda esperanto-komunumo.

EFEN esprimis ankaŭ sian aprezon por la helpo (morala kaj financa) fare de la Esperanta Civito: la asocio estis akceptita en la Pakton ĝuste ĉi-jare. Venontjare sen. Dieter Rooke vizitos Niĝerion, kaj helpos kun sia filo (c-ano Ciril Läng) por instruado kaj lingvopraktikado. La prezidanto de EFEN estas c-ano Prince Henry Oguinye. La Konsulo sendis salutmesaĝon al EFEN, okaze de ĝia Komitatkunveno.

[HeKo 366 8-B, 2 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0737 s s 
  Total: 0.0870 s s