Esperanta Civito

Estis ILEI-konferenco en Benino

Estis terure aŭdi, kiam Atilio Orellana Rojas (sekretario de ILEI) kaj Aida Cizikaite (estrarano pri konferencoj) en marto 2008 proponis al la ILEI-estraro nuligi la ĉi-jaran ILEI-konferencon en Porto-Novo, Benino. Estis ĝojige, ke multaj tamen ekagis, varbis kaj helpis sukcesigi la konferencon.

Estis rezultohava la ILEI-seminario en februaro 2007 por trejni afrikajn kolegojn lingve kaj fake antaŭ la konferenco; estas bone ke pluraj el ili povis partopreni nun en tiu grava internacia evento en 2008. Estas bedaurinde, ke ILEI-financoj ne estis en freŝa stato, ILEI ne repagis sian ŝuldon al Zsófia Kóródy ĝis la fino de junio 2008, kaj tiel malebligis al sia estrarano pri instrukapabligo la partoprenon en la konferenco.

Estas gratulinde, ke kelkaj afrikaj kandidatoj sukcesis en la internaciaj ekzamenoj dum la konferenco. Estis kontentige aŭdi la anoncon de Aida dum UK pri pli ol 60 aliĝintoj. Estas malkontentige, ke nenie aperis listo de aliĝintoj kaj laŭ ricevitaj informoj ĉeestis nur 32 personoj (22 viroj kaj 10 virinoj).

Estas tutkore dankinde ĉies antaŭa kaj surloka helpo por organizi, realigi, finance subvencii la konferencon. Estas dezirinde plu helpi, subteni la agadon de niaj afrikaj gekolegoj.

(Zsófia Kóródy, estrarano de ILEI)

En dato 2 junio 2008 s-ino Aida Cizikaite, ankaŭ ILEI-estrarano, informis:

Ĉiuj Alvokoj, kiujn mi kreis - estas kreitaj el nenio  - t. e. ili portas neniun informon, nur babiladon kaj varbadon per nenio konkreta. Kaj kompreneble rezulto estas klara: ĝis nun ni havas 30 aliĝintojn al la konferenco. 15 afrikaj samideanoj kaj 15 el aliaj kontinentoj. El tiuj, kiujn ILEI decidis subvencii pro partopreno en la seminario en 2007, 3 informis, ke ne venos, ĉar estos en tiu tempo en aliaj kontinentoj, 10 aliĝis, sed ankoraŭ 2 ne reagis.

[HeKo 366 9-A, 3 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0583 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0369 s s 
  Total: 0.0952 s s