Esperanta Civito

Honore al William Auld

Antaŭ precize du jaroj mortis William Auld, la unua esperanto-verkisto kiu kandidatis al la literatura Nobel-premio, la aŭtoro de la ĝis nun plej grava poezia verko post la dua mondmilito, "La infana raso".

Bonŝance, danke al LF-koop kiu realigis la du kompaktajn diskojn kun lia deklamado, hodiaŭ lia voĉo estos aŭskultebla fare de tiuj kiuj volas rememori lin. Kiuj ne posedas ankoraŭ tiun malgrandan trezoron, tiuj almenaŭ povas legi unu el la recenzoj aperintaj en la gazetaro. Indas mencii ke ĉi-jare la Esperantologia Fakultato de KCE dediĉis al la verko tutan monografian kurson, sub la eminenta gvido de sen. d-ino Perla Martinelli.

La Konsulo de la Esperanta Civito deklaris hodiaŭ, ke al William Auld estos asignita la dua urno en la Esperanta Panteono, post tiu por Gaston Waringhien. Auld prezidis dum tri jaroj la Esperantan PEN, kaj akiris la esperantan civitanecon por si kaj la edzino, Meta.

[HeKo 367 8-C, 11 sep 08] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0857 s s