Esperanta Civito

Akurate aperis Heroldo 12:2008

La unua numero de "Heroldo de Esperanto" post la kongresa sezono 2008, ampleksanta la eventojn inter la fino de aŭgusto kaj la mezo de septembro, akurate aperis ĉi-semajne.

La unua paĝo dediĉas apartan atenton al la debato pri lingvaj rajtoj, sed ankaŭ al la internacia kongreso de katolikaj esperantistoj en Rimino. La dua paĝo ankoraŭ raportas pri kunvenoj en aŭgusto, de Pollando ĝis Suda Koreio. Sen. Walter Zelazny honoras la trian paĝon, per recenzoj pri verkoj de c-ano André Cherpillod. En la kvara paĝo grandan reliefon ricevas artikolo de c-ano Leen Deij pri la homaj rajtoj.

Per tiom da atento al la lingvaj kaj al la homaj rajtoj HdE unuflanke proponas interesan materialon okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj, aliflanke ĝi kontribuas al la debato pri la reformo de Unuiĝintaj Nacioj.

La gazeton posedas, administras kaj eldonas LF-koop. Ĉi tiun numeron ĉefe redaktis c-ino Aneto Muhlemann. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 368 6-B, 17 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0686 s s 
  Total: 0.0832 s s