Esperanta Civito

Plia agnosko sine de ALTE


Esperanto estas ekde hodiaŭ reprezentata, apud aliaj lingvoj, en du fakaj laborgrupoj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo): temas pri la specifa testaro por kandidatoj inter sep- kaj dekkvarjaraĝaj, kaj pri la specifa testaro por dungaj aŭ akademiaj celoj.

La reprezentanto de esperanto en ALTE estas Kultura Centro Esperantista. Pri la unua laborgrupo KCE petos la helpon de privataj lernejoj kie nia lingvo estas regula lernobjekto, unuavice de tiuj kies direktoroj havas la esperantan civitanecon: tia estas la kazo en du afrikaj institutoj, en Togolando kaj Niĝerio. Pri la dua laborgrupo KCE kunlaboros rekte kun la Kapitulo, ĉar selektaj testaroj koncernos unuavice la kandidatojn al postenoj de aktisto aŭ buralisto kadre de la Esperanta Civito.

Pli detala informo atingos unuope la aliĝintojn al la diskutlisto eduk@.

[HeKo 368 7-C, 25 sep 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0832 s s