Esperanta Civito

Oficiala delegacio en la Monda Socia Forumo 2007

La Esperanta Civito partoprenos per propra delegacio ankaŭ en la Monda Socia Forumo de januaro 2007 en Najrobo. La delegacion gvidos sen. Dieter Rooke, kadre de sia ofico de Vickonsulo pri socialaj aferoj. Kvankam la delegacio reprezentos nur la Civiton, eblas kunlaboro kun aliaj organizoj.

Ekde 2003 la Civito regule aliĝas al la Mondaj Sociaj Forumoj. Tamen nur lastfoje en Karakaso fizike ĉeestis oficiala delegito, c-ano Johano Negrete. En 2007 unuafoje la partopreno estos je plej reprezenta nivelo.

Esperantianoj kiuj ŝatus helpi en la partopreno, ĉu per la preparo de intervenoj aŭ materialo ĉu per la alesto en Najrobo (kie la Civito planas havi standon), estas petataj kontakti senatanon Rooke tra nia redakcio.

[HeKo 311 4-C, 3 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0600 s s