Esperanta Civito

Senata balotkampanjo: Eŭropo en la fokuso

Laŭ la Ruĝanoj, la strategio por la disvastigo de esperanto en Eŭropo ne pasas tra Eŭropa Unio, kiun ili konsideras novliberisma kaj burokratia monstro. Tial ili kontraŭas la projekton de Konstitucia Traktato. Ili ne aprobas la kreon de EU-parlamentaj kandidatlistoj propre E-istaj, kiel E-D-E.

Laŭ la Verdanoj, Eŭropo estas prioritata por la disvastigo de esperanto, sed ne precipe EU: ili trovas same oportuna la aktivecon ĉe Konsilio de Eŭropo. Ili favoras al la Konstitucia Traktato, kaj lasas al siaj subtenantoj plenan liberecon rilate al la EU-balotoj, inkluzive de la opcio E-D-E. Ili insistas ne tiom pri la solvo de la lingva problemo per esperanto, kiom pri la unika kontribuo de nia lingvo kaj ĝia kulturo al la firmigo de supernacia civitismo.

Ankaŭ la Blankanoj kredas en la strategia prioritateco de la eŭropaj institucioj kaj ne kondamnas apriore la unutemajn partietojn kiel E-D-E. Tamen ili bedaŭras ke la propono de Konstitucia Traktato forgesis referencon al la kristanaj radikoj de la eŭropa civilizo.

[HeKo 311 5-C, 4 okt 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0597 s s