Nia literaturo en balkana PEN-konferenco
Per la partopreno de Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de Esperanta PEN-Centro, la esperanta literaturo estis reprezentita en la Balkana PEN-konferenco, okazinta 7-10 oktobro 2008 en la palaco de la rumana reĝino en Balĉik (Bulgario).
Kvindeko da verkistoj el Bulgario, Cipro, Grekio, Makedonio, Rumanio kaj Turkio diskutis pri la temo "Nacionalismo en la globala mondo kaj la balkanaj verkistoj". Kelkaj prelegoj de la konferenco aperos en sekvaj numeroj de revuo "Literatura Foiro", kiu servas kiel organo de Esperanta PEN-Centro.
[HeKo 371 1-B, 11 okt 08]