Esperanta Civito

Dua Semajno de la Esperanto-Biblioteko

Estas okazanta la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, regule je la 42a semajno de la jaro. La Semajno estis kreita de la Forumo de la Esperanta Civito en marto 2007, per la aprobo de direktivo Rogora, pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio. La Semajno celas fortigi la rolon de la esperanto-bibliotekoj en la socio, kie ili estu aktiva alirejo al kulturaj valoraĵoj.

La unua iniciato ĉi-jare estis prelegaro en la urba biblioteko de Ĉaŭdefono, fare de c-ano André Cherpillod, akademiano kaj lingva komitatano. La renkonto, organizita de "Centre de documentation et étude sur la langue internationale", donis la okazon konatiĝi kun la vasta verkaro de la eminenta esperantologo kaj interlingvisto.

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo inaŭguras hodiaŭ ekspozicion pri esperanto kaj ĝia libra kulturo en Malago, ĉe Escuela Oficial de Idiomas, Paseo de Martiricos 26. Kiel oni scias, en Malago fondiĝis la unua esperanto-societo en Hispanio, kaj la kvina en la tuta mondo, en 1892.

Hodiaŭ je 17h00 ankaŭ en Bulgario, en la Regiona Biblioteko de Vraco , la vickonsulo pri kulturaj aferoj inaŭguras ekspozicion pri la esperanta novelarto, kaj lokaj esperantistoj donacas librojn por pligrandigi la esperantan librokolekton. La bibliotekestrino mem siatempe lernis la lingvon en urbo Montana kaj eĉ gajnis premion por deklamado de esperantista kulturfestivalo. La aranĝo eniris la kulturan afiŝon de la urbo.

En Milano estis planita la prezento de la ĵus akirita fonduso La Colla ĉe IULM-universitato, sed ĝi prokrastiĝis.

La Kapitulo povas jam disponigi senpage al la interesatoj la afiŝon (adapteblan al la aranĝo), grafike prizorgitan de Rolf Ernst, kaj la ekspoziciajn panelojn pri la esperanta novelarto, preparitajn de LF-koop.

[HeKo 371 3-C, 14 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0814 s s