Esperanta Civito

La kulturfesto de Goricio invitas

La Kulturfesto de Goricio (itala landlimo kun Slovenio) 20-23 novembro 2008 invitis al kunlaboro ankaŭ Esperantan PEN-Centron, okaze de la Internacia Jaro de la Lingvoj. Tial ĝia prezidantino, sen. Perla Martinelli, prelegos en la itala pri "Tri mil mortontaj lingvoj: kaj la via?", sabaton la 22an de novembro ĉe la konferencejo de Fondaĵo CaRiGo (strato Carducci 2, Gorizia) je 11h30.

La elektita temo kongruas kun la ĉeftemo de la Kulturfesto: "Karaj Kasandroj". La aranĝo ampleksas plurajn formojn de arta esprimo: fotoekspozicioj (ekz. "Per la forto de rideto: la virina vizaĝo de paco"), filmoj (ekz. postfestivalo pri Afriko kaj Latin-Ameriko), renkontoj kun verkistoj, literaturaj kafejoj, muziko. Speciala momento estos dediĉita ankaŭ al la centa datreveno de Cesare Pavese (kies poemojn brile esperantigis Carlo Minnaja kaj eldonis LF-koop).

"Fakte temas pri literaturo, belarto, kino, sciencoj kaj pliaj idedancoj" slogane sintezas la ĉefa organizanto, Alberto Princis, PEN-ano de la Triesta Centro kaj filo de c-ano Zoilo Princis, prezidinto de la esperanto-klubo de Goricio, do en duobla, kvankam iom hazarda, rilato kun la Pakto por la Esperanta Civito.

La Esperanta PEN kiel ambasadoro de nia literaturo planas ĉeesti pli kaj pli da kulturaj eventoj tra la jaro. Jam ĉi-semajne estis du: en Bulgario kaj en suda Francio. Aparte grava kaj sukcesa ĉi-jare estis la partopreno en la mondkongreso de literaturaj tradukistoj, WALTIC.

[HeKo 371 8-B, 17 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0553 s s