Esperanta Civito

Prelego pri nia literaturo en Lisbono


Kadre de la kunlaboro inter la Esperanta PEN kaj la alilingvaj PEN-centroj, c-ano prof. Giorgio Silfer prezentos la esperanto-literaturon al la membraro de la Portugala PEN, en Lisbono meze de novembro 2008, laŭ invito de la portugala centro mem.

La prezento okazos samsemajne kiel la ceremonio por la asigno de la ĉi-jara portugala PEN-premio. La renkonto estos rezervita al la PEN-anoj.

Giorgio Silfer proponis al la redaktoro de "La Karavelo" organizi alian renkonton, eventuale en formo de literatura kafejo, por la antaŭpremiera prezento de la tria poemlibro. Sed la redaktoro respondis ke, kvankam li ŝatus, li ne kapablas tion fari, loĝante je cent okdek kilometroj de la portugala ĉefurbo.

[HeKo 372 2-B, 23 okt 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0647 s s 
  Total: 0.0794 s s