Esperanta Civito

La fino de la Bush-epoko

La elekto de s-ro Barack Obama kiel prezidento de Usono estas la politika sigelo sur historia dosiero kiun jam fermis la ekonomia evoluo: temas pri la epoko de s-roj Bush, patro kaj filo. La kvazaŭ fiziokratia novliberismo de la Bush-administracio frakasiĝis antaŭ la evidenteco de la ĝenerala financa krizo: la reveno al la ekonomia helpo de la naci-ŝtato fermas epokon.

La fiasko de la ekonomia strategio de la Bush-administracio estis pli grava ol la fuŝoj en la ekstera politiko kaj sur la milita kampo, kiuj certe influis negative al la bildo de Usono en la mondo, sed eventuale efikis pozitive en la sud-amerikaj landoj: ja la situacio en Brazilo kaj Ĉilio, Bolivio kaj Venezuelo, hodiaŭ estus alia, se Usono ne estus engaĝita sur aliaj frontoj. Restas por demandi sin, kial Eŭropo ne profitis la saman konjunkturon por akceli sian integriĝon kaj emfazi sian aŭtocefalecon.

Sojle de la milito en Irako la Esperanta Civito, per konsula deklaro, estis la sola transnacia subjekto en Esperantio kiu kuraĝis alpreni starpunkton: kio per si mem montras, ke la Esperanta Civito estas plenrajta reprezentanto de la esperantlingva komunumo. Hodiaŭ interalie la historio pravigas ankaŭ tiun deklaron.

Por la esperantistoj kiuj nutras sin nur per lingvaj temoj, indas rememori ion pri kio raportis "Heroldo de Esperanto": la Bush-administracio ekinteresiĝis pri diversigo de la lingva instruado, ĉar popolo kiu posedas fremdajn lingvojn (tiujn de la malamikoj, realaj kaj eventualaj) estus milite pli forta... Nu, Barack Obama aplikis alian lingvopolitikon: la kandidato kiu reklamas en pluraj lingvoj (inkluzive de esperanto) estas komunike pli forta.

Se la bildo de Usono pliboniĝos danke al la unua afrikamerika prezidento, indas sin demandi ĉu spertos evoluon ankaŭ la strategio de Universala Esperanto-Asocio, kiu danke al la generacio de Tyresö eniris la sakstraton de la kontraŭangleco kaj kontraŭusoneco. Aŭ ĉu UEA daŭre plorigos la kompatindan Cindy McKee en Teksaso, ĉar la anglalingvanoj en Esperantio [kia? certe ne inter raŭmistoj] sentas sin malbonvenaj, kaj do estas diskriminaciata malplimulto? Nu, ĉu iu kapablas revigi UEA-anojn per "Jes, povas ni"?

[HeKo 372 9-A, 6 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0588 s s