Astronaŭto inter esperantistoj en Vraco
La unua bulgara astronaŭto Georgi Ivanov estis gasto de la esperantistoj kaj la urbanoj en Vraco, 4 oktobro 2006, kune kun la prezidanto de Bulgara E-Asocio Petar Todorov kaj la prezidanto de la Bulgara Astronaŭtika Societo prof. Petar Gecov.La renkontiĝo, okazinta en la plenplena salono de la Urbodomo de Vraco, estis organizita de la esperanto-instruisto c-ano Bojĉo Mladenov. Per ĝi en Bulgario komenciĝas la festado de la 120-jariĝo de Lingvo Internacia .
[HeKo 311 7-B, 5 okt 06]