Esperanta Civito

Imre Szabó prezidanto de HEA

Civitano Imre Szabó estas la nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Lin elektis 15 novembro 2008 la Asembleo de HEA. La novaj estraranoj estas: s-ro József BAKSA, s-ro József ESZÉNYI, s-ro Ferenc HARNYOS, s-ino Andrea HORVÁTH, s-ino Klára MIKOLA, s-ino Enikő ZENGŐ SEREGHYNÉ.  Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn donis al si la nova estraro, estas profundigi la kontaktojn unuavice kun la najbaraj landoj.

C-ano Imre Szabó estis funkciulo de HEA ekde la 1980aj; pli frue, jam en la 1970aj, li aktivis en TEJO. Li do havas vastan konon pri Esperantio el organiza vidpunkto. Ankaŭ pri nia kulturo li kompetentas: al ĝi li kontribuis literature kaj muzike, tradukante multon el la hungara; li estas unu el la plej talentaj inter la nunaj beletraj esperantigantoj en Hungario. Imre Szabó longe oficis ĉe la lingvotesta centro ITK en Budapeŝto, aldonante didaktikan preparon al la beletra. Profesie li entreprenis dum kelkaj jaroj per propra presejo.

La reestraraniĝo de la eliranta prezidanto, s-ro József Baksa, garantias administran kontinuecon al la tuta teamo, kie interalie estas rimarkinda la egala procento de ambaŭ seksoj. Inter la virinoj aperas la nomo de s-ino Klára Mikola, kiu ankaŭ kontribuis al la esperanta kulturo, kante kaj kompone. Ŝia plej fama interpreto estas lulkanto de Attila József, per la traduko de Kolomano Kalocsay.

La Konsulo gratulas kaj bondeziras al la tuta estraro, speciale al tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 375 1-A, 28 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0562 s s