Esperanta Civito

Vere ekzistu strukturo por afrikaj laboroj

Afrika Centro Esperantista fondiĝis antaŭ la rompo de la kontrakto UEA/IZo fare de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. La ideoj pri ĝi aperis jam en la dua semestro de 2005, kiam la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA ĉiel ajn minacis pro la kunlaboro de TIETo kun la Esperanta Civito kaj precipe pro nia rilato kun prof. Giorgio Silfer.

Kial tiom da persekutoj? Ĉu nur pro la subvencio 5.000 eŭroj jare, kiuj venas al IZo el UEA-spezokontoj por kontribui en afrikaj esperanto-laboroj (Afrika Oficejo)? Ĉu la zorgantoj pri tiuj ĉi laboroj ne estas liberaj agadi Esperante, kunlaborante kun ĉiuj aliaj esperantistoj? Necesas havi tute alian skrukturon, kiu, krom (aŭ anstataŭ) AO, zorgu pri afrikaj laboroj, kiujn Hans Bakker konfidis al togolandanoj, ĉar pri tiuj ĉi laboroj scias neniu alia homo en UEA.

Tiaj aferoj kirliĝis en kapoj de TIETo-stabanoj ĝis fine de oktobro, kiam Renato Corsetti informis IZon je 31a de oktobro 2005: "Sekve de la lastatempaj diskutoj, kiuj koncernas la funkciadon de la Afrika Oficejo de UEA, ĝian laboradon laĝ la ĝenerala spirito de UEA kaj la atingitajn rezultojn, ni informas vin ke la estraro de UEA laŭ la kontrakto deklaras, ke ĝi ne volas daŭrigi por la jaro 2006-a la kontrakton en la nuna formo kun la Instituto Zamenhof. Ĝi volas ŝanĝi la tekston de la nuna kontrakto, kiu estos renovigita, se ni trovos interkonsenton, kun proponotaj modifoj kiel eble plej baldaŭ, ĉiukaze antaŭ la 15-a de decembro".

Tiuj vortoj de Renato Corsetti pravigas la zorgojn de TIETo. "Vere ekzistu strukturo, ankaŭ kiu zorgu pri afrikaj esperanto-laboroj". La ideoj maturiĝis dum pli ol unu monato. Fine de novembro, jam estis klara la funkciado de tiu ĉi strukturo kun provizora nomo ACEH, kiu finfine en decembro 2005 fariĝis ACE - Afrika Centro Esperantista.

(Adjévi Adjé, redaktoro de "Afrikume")

[HeKo 300 4-A, 2 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2199 s s 
  Total: 0.2338 s s