Esperanta Civito

Nefermita letero al Geoffrey Sutton

Kara Geoffrey Sutton,

Lastatempe mi legis leteron de Kris Long, kiu vekis mian intereson pri via libro "Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto". Li skribis: "La fatala bato estis eble senĉesaj petoj pri laŭdire aperinta Enciklopedio de esperanto-literaturo. Verkis iu kiu mem ne legis literaturon, sed nur legis prie, kompilis el banalaj fontoj, amasigis vortojn... Mi penis helpi, sed refoje -- vane. Li insistis ke subtenas Tonkin... Pura esperanta blago! La movado degeneras..."  Mi do serĉis vian verkon, por fari al mi sobran ideon kaj konstati kiu pravas.

Laŭ via prefaco Bulthuis estas grava esperanta aŭtoro, dum Grabowski kaj Kabe ne estas. Efektive ili verkis preskaŭ nur traduke, kaj vi okupiĝas nur pri originaloj. Se tiel, mi ne vidas kial Bulthuis sed ne Vallienne, tamen pri tio mi ne esploros. Pli respondinda estus la demando, kiel vi povus klarigi al anglalingvano la esperantan poezion originalan, ignorante la tradukan ĝenron. Tio ne eblus jam por pli gravaj literaturoj (ekz. la hungara), imagu ĉu por la nia.

Por iom ekzameni profunde vian libron, mi elektis specimenon. Ne pro egocentrismo, sed ĉar probable mi konas min kiel aŭtoron pli bone ol multaj(n) aliaj(n), mi legis atente kelkajn paĝojn kiujn vi dediĉas al Giorgio Silfer. Mi konstatis ke Long pravas rilate vian metodon: vi ja ne esprimas propran literaturkritikon, sed nur antologias per citaĵoj el diversaj recenzintoj. Kompreneble vi ne citas ĉiujn, kaj la leganto restas kun la dubo, ĉu vi faris selekton inter diversaj recenzoj, aŭ simple vi ne konis aliajn (eble ĉar ne enretumitajn?).

Tre ĝenan impreson donas (sed mi ne estas anglalingvano) la insista majuskligo de preskaŭ ĉiuj vortoj en la titoloj originale esperantaj. Kial la familio de Anto Speri meritus majusklan F? Tian privilegion ne havas eĉ familio Zamenhof. Kial Desislava ridetus majuskle? Eble ŝi ricevis novan dentaron... Kaj tiel plu. Laŭdinda estas via strebo traduki ĉiujn titolojn al la angla; sed mi estas sufiĉa konanto pri via lingvo por rimarki ke pluraj estas plumpaj, eĉ rekte eraraj. Ekzemple "La vorta klaso" (sen majuskloj, mi petas) ne signifas "The Word Class" (La vortoklaso); se vi estus iomete esplorinta la referencojn, vi certe trafus la dramon de Kantor "La morta klaso", kaj eventuale vi aŭdacus redoni aludon kaj alludon per "The Wordead Class".

Kris Long bedaŭrinde pravas ankaŭ pri tio, ke vi ne legis kion vi pritraktas. Ĝuste en la kazo de "La vorta klaso", vi nek legis (en "Literatura Foiro", revuo kiun fakte vi ne enlistigas inter la konsultitaj), nek aŭskultis (el "Esperanta Songazeto"), nek spektis (el "Espere despere"). Se tion vi estus farinta, vi ne skribus "Other short plays -- satires on teaching, language and society: "Kiam Fiaskas Vortoj" [traduko] (1997), "La Vorta Klaso" [mistraduko] -- both satires on teaching (1997)."  Se vi estus leginta miajn dramojn, vi ja scius ke "La vorta klaso" tute ne estas satiro pri instruado, sed satiro pri halucine degenerinta Esperantujo, kie la homoj ne plu parolas lingvon, sed nur lingvas parolon.

Mi koncedas, ke "Kiam Fiaskas Vortoj" povas esti satiro pri instruado. Mi ne scias tion, ĉar mi neniam verkis tiun dramon, kaj eĉ ne aŭdis pri ĝia ekzisto. En mia repertuaro estas aliaj teatraĵoj, kiujn vi ne mencias: "Unu persono serĉanta epilogon" (1975), "Triptiko" (1993), "La dimanĉa brokantisto" (1998). Kaj mi ne aldonas la adaptojn por la sonbenda teatro. Do kial vi atribuas al Silfer alies verkon (se entute ĝi ekzistas), kaj silentas pri tio kio, interalie, estis granda sukceso de Bulgara Esperanto-Teatro, eĉ ludita en Prago 1996, kiam la Kongresoj estis ankoraŭ Universalaj?

Notu bone, kara kolego Sutton, ke mi ne epitetas vian verkon "azorinaĵo inter la literaturaj enciklopedioj". Mi respektas vian penon, ja ĉiu povas erari. Mia reago do ne estas tiel negativa, kiel tiuj de Kris Long kaj de aliaj, ekzemple Johano Santos en "La Karavelo". Nu, ankaŭ Humphrey Tonkin pri via verko komentis, ke ĝi estas "embarase malbona", kaj tamen konsentis ĝin prefaci...

Sincere salutas Giorgio Silfer

[HeKo 377 3-A, 18 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0562 s s